Enkomputiligis Don HARLOW

La viro el Miamio

de L. de BEAUFRONT (efektive, Henri BAUPIERRE)

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 75-76


Viro tre stranga venis viziti min dum mi sidadis ĉe mia skribotablo. Malgrasa, palvizaĝa, kun pinta bruna barbo, lip- kaj vangharoj zorge flegitaj, nazumo kaj blanka vaska ĉapo, kiun li lasis sur la kapo, kvazaŭ krono.

Apenaŭ salutinte min, li sidiĝis neinvitite, kvazaŭ li konus min jam de tre longe, kaj diris tute senceremonie:

-- Ne ĝenu vin, mi petas; finu vian laboron: mi havas tempon kaj sekve mi povas atendi pacience.

Mi volis daŭrigi la reviziadon de mia "Komentario pri la Esperanto -- Gramatiko", kiam mi ekpensis, ke estus konduto malĝentila tiel agi kontraŭ homo, kiu ŝajnis esti grandmerita kaj altranga. Mi returnis min al li, kaj longe serĉadis, kian aĝon li havas, kaj ankoraŭ nun mi ne povus diri, sed mi juĝis, ke li estas almenaŭ kvindek-jara.

Tiam li komencis paroladon, en kiu mi distingis, ke li venis de Miamio por prezenti en Parizo sian adoptitan infanon, kiu kostis al li multe da klopodoj, tial ke ĝi estis malsana tuj de ĝia naskiĝo. Mi demandis min, ĉu tiu adoptito estas knabo aŭ knabino, ĉar nenian precizan informon li donis pri tio ĉi.

-- Ĉu la gepatroj de la infano ankoraŭ vivas? mi demandis.

-- Jes, sed ili disiĝis post malfeliĉa amo. Ili estis Esperseno kaj Kultura, kiun Emilo, la blinda svatisto, malavare dotis.

En tiu momento mi demandis min, ĉu mia vizitanto ne estus ia frenezulo. Sed el la cetero de nia interparolado, mi konkludis, ke li estas ne idiota, sed idista.

-- Senkulpigu min, daŭrigis li, kaj ne miru pri mia senceremonieco kontraŭ vi, ĉar mi havas karakteron konfideman: via Esperanto havas multajn difektojn, sed oni facile povus ĝin reformi kaj plibonigadi, kaj la saĝeco estas penadi konstante pri tiu perfektigado ...

Komprenante, ke la babilulo ne haltos, se mi ne haltigos iin, mi kolere frapis la skribotablon per mia "Komentario" kaj ekkriis:

-- Sinjoro! tuj ĉesu aŭ mi ĉesigos vin. Esperanto tute ne bezonas reformon: KIA ĝi estas, TIA ĝi restos, ĝis mia morto!

-- Ĉu vi do ne havas ambicion?

-- Judaso! mi murmuris.

-- Mi tre ĝojas. Kaj mi, aldonis li kun rideto grimaca, mi estas Ido, nomo pseŭda, kiel la titolo de markizo, kiun mi alprenis, ĉar mi estas Ruzujano. Mi estas tre ofendita homo, kiun oni provis elpeli. Mia unua naskito malaperis mistere, eble sufokita en ŝranko. Sed, pardonu, mi devas iri en la juĝejon.

-- Por kion fari?

-- Por defendi vian Esperanton teorie, sed praktike por ĝin subfosi, ĉar mi preferas pli mian adoptitan idon ...

-- Fripono! mi ekkriis, ĉu vi scias nur trompi kaj perfidi?

-- Trompi kaj perfidi! Nur tiujn ĉi du vortojn vi scias, sed la saman ideon mi povus esprimi per "trompar, perfidar, subreptar, eskrokar, frustrar, prevarikar, trahizar" ...

-- Se ne paroli pri "adjuvar" t. e. trompi iun ŝajnigante lin helpi.

-- Kiu adjuvas, estas adjuvanto.

-- "Absar" t. e. mallojale forlasi iun en amara horo.

- Kiu absis, estas absinto.

-- "Bofrar" t. e. perfidi fraton.

-- Kiu bofros, estas bofronto!

-- Kanajlo! mi tondris ĵetante mian inkujon rekte en lian vizaĝon.

Kaj tiel mi frakasis mian mirindan venecian spegulegon.