Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur la ŝoseo veturilon bovino tiras lante. El kamp' mi aŭdas ĉirpi grilon tra suna tag' paŝante. 0ldul' koĉeras kaj virino sidas kun pendaj gamboj sur veturila posta fino, gapante al la kampoj. Dum, ferianta solpaŝanto, meditas mi kaj mutas, inter maizoj helianto orbrune min salutas. Ĉe vojfosaĵo cikorioj albluas min amike kaj el branĉaro birdokrioj ekpepas bonvenige. Subite min scivol' obsedas; pri kio klaĉas bekoj ... Kor' al mi iom doloretas. Okazas post kvindeko. Blanka betul' kun nigra kavo. En fono la arbaroj. Jen floras ĉe stoplej' papavo samkiel antaŭ jaroj. La tag' ankoraŭ estas arda. Kompensas ĝi per tio en la somero preskaŭ tarda la ŝuldojn de Julio. Aŭgust' al fino jam rapidas, mature sorpoj ruĝas. La tempon ja neniu bridas, ĝi senrevene fuĝas. |