Enkomputiligis Don HARLOW

La reguloj ŝanĝiĝis

de Zdeňek JIROTKA

elĉeĥigis Josef CHVOSTA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 51-55


Sinjero Piskor kuiris sian teon kaj de tempo al tempo li mallaŭte sakris. Li ĉiam antaŭ la vespero kuiradis teon kaj ĉiam dume mallaŭte sakradis. Kaj nepre neniam venis al li ideo, ke la maniero, kiel li preparas sian favoratan trinkaĵon, evoluis dum longaj jaroj de lia fraŭla vivo al grandioza komika program-numero, en kiu iom aĝa soleca viro persistege kaj kun kunpremitaj dentoj luktas kontraŭ la malico de la alkohola samovaro, obstineco de la tea kruĉo kaj perfida malsincereco de la varmega metala oveto plena de teo.

"Silentu!" diris obtuze sinjoro Piskor, ĉar li brulvundiĝis, kaj faligis la metalan oveton en la bolantan teon. Momente li blovis al siaj fingroj. Poste li prenis longan tondilon kaj klopodis per ĝi kapti la ĉenon de la oveto sur la fundo de la tekruĉo. Estis atentoveka laboro kaj tro ne sukcesis. Jen iu frapis. Sinjoro Piskor miregis, kiu povus veni, frotis pureme la tondilon sur siaj manikoj kaj diris: "Eniru!"

En la maljunfraŭlan ĉambron eniris svelta, verŝajne kvindekjara viro, tenanta en siaj brakoj ian objekton pakitan en blanka silka papero.

"Mi serĉas sinjoron Vaclav Piskor" li raportis senĝene, kvazaŭ li ne estus certa, ĉu li estas ĉe la ĝusta adresulo. -- "Estas mi" diris sinjoro Piskor kaj demetis definitive la tondilon. La vizitanto konsciiĝis pri lia identeco kaj prezentiĝis lakone: "Frantiŝek Dostal." -- "Ĝojigas min" diris embarase sinjoro Piskor. "Per kio mi povas servi vin?" -- "Momenton!" diris la vizitanto energie. Li metis la vualitan objekton sur la tablon, forŝiris la paperan pakujon kaj demandis aferece: "Ĉu ĝi apartenas al vi aŭ ne?"

Sinjoro Piskor momente rigardis la altan, arĝentan pokalon kun malgranda statueto de vetkuranto sur supra fermoplato kaj kun gravurita skribo "Por plej bona vetkuranto en 1924 -- Atletika Unio." Poste li kapneis. "Ĝi ne estas mia" li diris. -- "Ĉu ne?" ekmiris sinjoro Dostal kaj en lia konduto ekestis unuafoje signo de embarasoj. Momente li staris meditante, poste li senkonsile ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj jen li ekvidis pruvantan argumentaĵon. Eĉ grandan nombron da argumentaĵoj. En angulo de la ĉambro staris vitrino plena da pokaloj, flagoj, plaketoj kaj aliaj sportaj trofeoj.

"Permesu!" diris sinjoro Dostal. Li rapide alpaŝis la ŝrankon, surmetis la okulvitrojn kaj severe esploris ĉiujn gravuritajn dediĉojn kaj jarindikojn. Poste li ankoraŭ rigardis la interspacon en la serio da pokaloj kaj revenis al la tablo.

"Do kiel?" li demandis severe kaj fiksis sian klaran kaj neeviteblan rigardon. Sinjoro Piskor mallevis siajn okulojn, paŝis embarase kaj poste li scivole elpuŝis demandon: "Kiel vi, mi petas vin, ekkonis tion, ke mi estis sendinta al vi la pokalaĉon? Mi ja skribis tute alian nomon de la forsendinto kaj fiktivan adreson." -- "Momenton!" diris sinjoro Dostal kaj mallongdaŭre klopodis malfermi la fermoplaton premŝtopitan. Poste li elprenis el ties interno leteron en rozkolora koverto kaj diris: "Tion skribis al vi iu fraŭlino en 1925. Sed mi ne legis tion! Kaj vian adreson nunan mi sciiĝis en la konskripcia oficejo." (1)

Sinjoro Piskor prenis la leteron, rigardis la retroadreson, iomete li ekrevis kaj poste ĝemetis: "Tio okazis antaŭ tridek jaroj. Ŝi estis bela kaj honesta knabino. Ĉu vi ne konis ŝin?" Sinjoro Dostal suprenrigardis surprizite: "Ĉu mi? Kiel mi povus? ... Ŝi estis ja via konatino kaj ne mia..." -- "Mi scias, sed ŝi estis loĝanta laŭ mia opinio, tie en via strato aŭ ie en proksimeco."

Sinjoro Dostal embarasiĝis kaj momente li esploreme rigardis sinjoron Piskor, kvazaŭ li volus elvoki ian delonge forgesitan interrilaton. Poste li malcerte levis siajn ŝultrojn kaj resendis sian rigardon al la arĝenta pokalo.

"Permesu", diris sinjoro Piskor, "ke mi ĉion klarigu al vi. Ĉu mi povas prezenti al vi tason da teo?"


Por nia historio estas grave, ke antaŭ tridek jaroj posedis iu sinjoro Novotny tajloran establaĵon en belaspekta malgranda vilaĝo. Orumita afiŝtabulo de lia magazeno informis, ke sinjoro Novotny estis "tailor for gentleman", kaj liaj klientoj legis tion tiel kiel, oni ĝin skribis. Laŭdire li kudris tute konvene, sed ĉe lia tiama dungito, sinjoro Dostal, tio ne estis videbla. Cetere estas kompreneble, ke juna librotenista adjunkto kaj enkasigisto kun salajro de 420 kronoj por monato ne povas vesti sin kiel diplomato aŭ alia ĝentlemano.

"Iru al tiu fierulo" diris unu tagon sinjoro Novotny al sinjoro Dostal kaj opiniis per la "fierulo" sinjoron Piskor, "kaj ne revenu sen mono. Se li mendas vestokudron, do li devas ankaŭ pagi ĝin. Pri tio, kiel rapide li scias kuri, mi malzorgaĉas. Antaŭ mi li ne forkuros! Kaj vi ne permesu krediĝi de li, ke en baldaŭa tempo kaj aliel. Tuj! Mi salajras vin en la funkcio de enkasigisto, do enkasigu aŭ serĉu alian okupon".

Tiel diris sinjoro Novotny kaj sinjoro Dostal iris al tiu fierulo. -- "Li ne estas hejme" diris lia loĝejmastrino. "Sed li kunprenis vetkurŝuojn, do li estas sendube en sportejo." Sinjoro Dostal ne komprenis, kion ĝuste estis kunpreninta sinjoro Piskor, sed li iris elserĉi lin. Kaj jen li, junulo de tipo plene nesportema, unuafoje venis en la sportejon de urbeta klubo. Tie estis neniu alia vivantaĵo krom la ŝuldanto, kiu senhalte kuradis ĉirkaŭ la futbala ludejo sen ia ajn komprenebla kaŭzo, kaj sinjoro Dostal embarasiĝis, kion li faru. Li ne povis kriaĉi al sinjoro Piskor, ĉar li finfine tamen estis nur "nia kliento, nia estro". Do li sinĝene alpaŝis la randon de la vetkurvojo kaj pacience atendis la momenton, kiam la kuranto proksimiĝis ai li, kaj diris al li, salutante iomete per sia kaserolforma ĉapeleto: "Bonan tagon, sinjoro Piskor, sinjoro Novotny sendas respektan saluton ..."

Poste li eksilentis embarasplene, ĉar sinjoro Piskor preterkuris lin kaj daŭrigis. Tro ĝentila li ne estas, pripensis sinjoro Dostal kaj post plua kurrondo li subite alparolis la alkurantan atleton: "Liadire vi devas pagi fakturon!"

Sed sinjoro Piskor spiris regule kaj daŭrigis sian kuron, kvazaŭ tio tute ne koncernus lin. Sinjoro Dostal estis en grandaj embarasoj pro tia absurda situacio, en kiu li devis pag-admoni kurantan atleton, li rememoris, ke perdo de ofico minacas lin, kaj fine ekregis lin neatendita kaj tial pli danĝera kolerego de malkuraĝaj homoj. Post la sekva kurrondo li enkuris en la vetkurvojon kaj altenante de supre sian malmultekostan ĉapeleton, li aliĝis al la malrapide kuranta ŝuldanto.

"Aŭskultu!" li diris kurante, "mi ne povas plu pacience toleri tion. Mi ne povas permesi, ke mi perdu mian oficon pro vi. Kaj mi ankaŭ ne havas tempon por stari tie kiel malgranda bubo kaj atendi, ĝis vi estos bonvola kaj ĉesos kuri. Ĉu vi pagos aŭ ne?"

Tio evidente enuigis sinjoron Piskor kaj tial li plilongigis la paŝon kaj plialtigis sian rapidecon. Sed sinjoro Dostal ne cedis. Li faris same, kaj kolere ĵetegis en la orelojn de la ŝuldanto severajn frazojn pri nerespondeca konduto, pri parado je fremda konto, kaj li postulis sinjoron Piskor kategorie, ke li haltu. Tia ideo tute ne venis al sinjoro Piskor kaj la nura rezulto de tiuj paroloj estis plirapidigo de la kurioza vetkuro, Oni ne notis, kiom da kurrondoj sinjoro Dostal kun sia kravato flirtanta trans lia ŝultro kuris flanke de sinjoro Piskor, sed estas certe, ke fine la sengustigita atleto forlasis la vetkurvojon ne fininte sian trejnadon, li ĵetfermis la pordon de sia vestejo antaŭ la nazo de sinjoro Dostal kaj ŝlosis ĝin de interne.


"Mi ne estus memorinta pri tio" diris sinjoro Dostal antaŭ duonmalplena taso da teo. "Ja estas antaŭ multaj jaroj!" -- "Vidu jen, kaj ekde tiu tempo mi ĉiam pensis pri tio kaj ĉiam estis en mi riproĉoj, ke mi estis kulpiĝinta ĉe vi." -- "Sed ĉesu!" svingis sinjoro Dostal sian manon noblanime. "Kiu rememorus tion post tiom da jaroj? Fakte tiam sinjoro Novotny maldungis min, kiam mi estis reveninta sen mono, sed mi trovis poste alian oficon" -- "Tion mi tute ne scias" miris sinjoro Piskor. "Do tio estis ankaŭ mia kulpo. Sed mi pensis pri io alia. Sendube vi ne interesiĝas multe pri la sporto, sed mi estis tiam antaŭ tridek jaroj en la kulmino de mia kurkariero kaj en tiu tempo" sinjoro Piskor mansvingis al la vitrino, "mi amase gajnis tiun ĉi vazaron. Mi venkis en ĉiu vetkuro kaj ĉiam, kiam mi akceptis premion difinitan por la venkinto, mi diris por mi mem kun stranga sento de kulpo: "Ho sinjoroj, mi konas pli bonan kuranton! Bravulon, kiu min, trejnintan atleton, konsumpelis en promenŝuoj, en redingoto kaj kun ĉapelo sur la kapo. Kaj krome ankoraŭ anstataŭ atenti sian spiron, li senĉese dum tiu kuro babilis kaj insultis. Se vi donus al li vetkurŝuojn, li postlasos min tute malantaŭe, kiel li volos." Sed mi silentis, ĉar mi timis pri mia sporta renomo kaj ĉar mi rigardis vin tiam tiel, kiel sendube via tajlora majstro rigardis sian konkurenculon. Sed tio ne estis ĝusta. Ĉu vi scias, kion mi devis fari?" -- "Vi devis pagi la veston", proponis aferece sinjoro Dostal. -- "Tion ankaŭ", diris sinjoro Piskor kun rideto. "Sed mia devo estis diri al vi, ke vi povus kuri kiel Nurmi, konvinki vin, ĉar kuranto kun tia fondaĵo aperas nur eble unufoje en jarcento; ekzorgi pri vi kaj prepari vin por la unuaj luktoj en la sporta kariero, oferi al vi miajn spertojn. Tion mi devis fari. Mi ne faris tiel kaj dum ĉiuj tridek jaroj mi diris, ke tio estis malbona.

"Antaŭ nelonge mi vidis vian fotografaĵon en ĵurnalo kaj mi rekonis vin je mia unua rigardo. Vi gajnis aliajn sukcesojn kaj eble vi eĉ ne interesiĝas pri tiu malnova pokalo. Sed estas certe, ke ĝi laŭrajte apartenas al vi. En 1924 la plej bona kuranto estis vi, kvankam vi ne sciis pri tio."


Jam malrapide krepuskis, kiam meditanta sinjoro Dostal kun arĝenta pokalo en siaj brakoj reiris hejmen tra soleca tilia aleo. Li rememoris la tempon antaŭ tridek jaroj kaj iomete ridetis. Subite li ĉirkaŭrigardis atente, kaj altenante sian ĉapelon laŭ la maniero, kiu tiel fiksiĝis en la memoro de sinjoro Piskor, li ŝanĝis sian marŝadon je kuro. Li kuris tiel proksimume cent metrojn, spirlaciĝis kaj malrapidiĝis.

"Ho tute ne", li diris por si kun meditanta rideto. "Hodiaŭ ne plu."


Postnoto

(1) Konskripcia oficejo: oficejo, kiu havas identigaĵojn pri la loĝantaro de la urbo.