Enkomputiligis Don HARLOW

El "La urbo de terura nokto"

de James THOMSON

elskotigis William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 63-65


X.
La domo sur tereno propra staris;
  Antaŭis ĝin razeno bonodora,
Kun arboj; ĉion muro ĉirkaŭbaris;
  Aperta estis pordoparo fera;
El la fenestroj lumo disradiis,
Omenon en la Nokta Urbo kriis.

Ĝi mort-senmovis, kvankam ĝi lumplenis,
  Kiel la formoj de l' solida ombro: --
Silentajn adoraĵojn do solenis
  Kongregacio en ĉi fatalsombro,
Misterajn ritojn de dolorsieĝo,
Kiu malhelpis spiron eĉ de preĝo?

Larĝa ŝtuparo ĝis teras' ascendis,
  Kiun traporda lum' tapiŝis blanke;
La halo nobl-aspektis: tie pendis
  Peza nigraĵ' funebra, volb-ĝis-planke;
Kaj dekstre kaj maldekstre supreniris
Ŝtuparoj, kiujn same nokt' drapiris.

Tra ĉambroj, haloj, iris mia paŝo;
  Nenie rimarkeblis viva movo,
Sed ĉie ĉirkaŭpendis funebraĵo;
  En ĉiu ĉambro estis sankt-alkovo
Kun bild', statuo, busto, kopiita
Ĉiu laŭ l' sama modelform' elita:

Virin', tre juna, bela, amatino
  De vivo, ĝojo kaj junec', amante
L' amantojn tiel, ke ne ŝin ruino,
  Zorgoj kaj morto tuŝus arogante:
La nokton iluminis tiuj brilaj
Kaj belaj desegnaĵoj stelsimilaj.

Fine aŭdiĝis murmurad' apuda;
  Apertan kapeleton mi atingis,
Plej nigre nigran de l' eklipso tuta;
  Subvolbe, fuma incensil' sin svingis;
Kaj iu kuŝis fie sur liteto,
Kun kandellum' ĉe kapo kaj piedo:

La Sinjorin' de l' bildoj: ripozanta,
  Vivdolĉa, mortsenmova, manoplekta;
Genuis, kvazaŭ ĉar en loko sankta,
  Junulo pala, laca, preĝaspekta;
Kruco fantome blanka en malklaro
Staris obskurvolvita sur altaro: --

La ĉambroj de la dom' de mia koro,
Kiujn okupas via similaĵo,
Pro vi nigregas je malĝoj' eterna.

Kapelo ena de animo mia,
Kie vi, morta aŭ vivanta, loĝas,
Pro vi nigregas je malĝoj' eterna,

Mi apud vi genuas, krucon tenas,
L' okulojn turnas fikse al vizaĝo
Bela, terura pro trankvilo sia.

Kiel vi kuŝas, tiel mi genuas,
Pacienca kiel ŝtono de statuo
De adorado kaj dolor' eterna.

Dum ne vekiĝos vi, mi ne moviĝos;
Kaj al mi ŝajnas, ke vi ne vekiĝos,
Kaj mi vivanta ŝajnas jam ŝtoniĝi.

Plej bela estus Morto dolorfina,
Plej hida, ĉar detruus ĝi ĉi vidon,
Vizion karan pli ol viv' aŭ morto.

Sed mi rezignas viv- aŭ mort-elekton,
Ĉar ambaŭkaze mi vin proksimados
Kaj, ĉu en ĝoj' aŭ tristo, kontentiĝos. --

Tiel li murmuradis monotone,
  Vizaĝon senkoruptan fiksrigardis;
Nur liaj lipoj movis sin iome.
  Dum mi foriris, mia paŝ' singardis.
Tia la festo, kies lumperturbo
Plenigis domon en la Nokta Urbo,