Enkomputiligis Don HARLOW

Vintro

de G. E. MAURA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 41-43


1
Suno tra muslino lunas;
en la herb' eĉ ne leporo
min amike orelumas;
akvojn stompas jam vaporo,

Fiavas la kronaĵ' folia.
Plu hirundoj ne atendis.
Ankaŭ en animo mia
la fontanoj eksilentis.
2
La tago lante pasis, kun siaj zorgo-ronĝoj,
koto, sub la piedoj kaj koto en la kor',
kaj la silento frosta de l' mondo ... Glitu for,
nokta boato sur la oceano de l' sonĝoj!
3
Laŭ l' bulvardo vake malreala
  pasumante sub dekokto
da pluvgutoj kaj folioj mortaj,
  fantazias mi kun dokto,

ke sur la asfalton siajn vitrojn
  rompis la anĝel' de Cocteau,
kie verdaj, ruĝaj palpebrumas
  la okuloj de la nokto.
4
Jen frido ĉion fermis en sia blua maso,
vertiĝ' da briliantoj, miliono da glimoj ...
Unika vivosigno en ĉi steril' sen limoj,
ĉe vojorando, home elspiras sterkamaso.
5
Arbobranĉoj sin elstreĉas
sur la fon' de fajna fum'
kvazaŭ algoj sur la grizaj
paĝoj de herbar-album'.

Moke substreketas suno
la paŭteton de ĉiel'.
Vento ludas inter pluvo
kiel juna spaniel'.
6
Ha! tiu sorĉ-arbaro peladis min revkroze,
kie el inter palaj filikoj, kun scivolo
timema, fean kapon elŝovis kapreolo ...
Jam, nur glacikristaloj sur la fenestro, proze.
7
Vundita lum' ĉe l' vitro.
La mond' skelete tremas.
Sed la risortoj ĝemas
ĝoje ĉe nia lito.

Kaj viaj mamoj levas
dupinte la ĉemizon;
spitante dian vizon,
via naivo evas.

Kaj niaj kruroj kuple
unu l' alian rajdas,
kaj du animoj kajtas
en varma bluo supre ...

Miraĝ' de la memoro,
folioj sub glacio ...
Aĥ! ĉu do gravas io
krom vi, krom vi, Amoro?
8
Falu, ho neĝo, falu en longaj flugoj glitaj
sur la rigidon de la dezertaj horizontoj,
sur la sordidojn urbajn, niajn sekretajn hontojn,
kaj la okulojn vakajn de l' popoloj murditaj!
9
Sur la frida ŝlima globo
ruliĝas aŭtobus'.
Skue pendas ĉi homopo
kun nazoflu' kaj tus'.

En pejzaĝoj suninundaj
ĉe silkviola mar'
sin etendas beloj nudaj
sub absoluta klar'.
10
Solida sonĝ' de frosto, ebon' kaj diamantoj,
pura geometrio punktita tra la spacoj,
flokoj de l' nebulozoj svarmaj je sun-gigantoj --
ĉu ĉio ĉi, Sinjoro, por kelke da pajacoj?