Enkomputiligis Don HARLOW

La virino sola

de C. Day LEWIS

elangligis William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/2 (n-ro 32) paĝoj 66-67


I
Nu, ajna lok' -- ekzemple ĉi gazono,
Kie falĉile, serpe li batalas
Kun herbo kaj haltigas kreskan febron,
Vulkana por alia, por mi morta;
Humilas la fantom', la hom' subbrulas.

Nu, ajna tempo -- ĉi aŭtuna tago,
Dum falas frukt', forflugoj vundas grate,
Kaj mi, kiun dum juno la sezono
Tentis al oceanaj vastoj, levas
Putrantan pomon de sur herb' kliniĝe.

De ĉiu nun' fadeno retrovojas
Sezonojn perfidemajn, marojn glutajn
Sprosoj nek folifal' ĝin kovras, ondoj
Ne rompas ĝin -- savŝnuron mian gvidan,
Kiu savgvidis lin el labirinto.

Do mi, kunvivanttn' de menso fora,
Smerald' en verda tempdezert' perdite,
Forĵetitino sur insul' tutspaca --
Por sekvi, trovi, fuĝi, ŝnur-en-mane
Fortordas min sur la paseo ŝvela.
II
Nu, ajna ĝoj' -- faden' kondukas ĉiam
Al jena nun', silento, neĝ' kapturno;
Lia vizaĝ' glacia; ino kiu
Ne plendas, nur pro tim' ke vort' reeĥa
Lavangon eble ĉirkaŭ ŝin rulegos.

Nu, ajna ĝoj' estinta -- jen ĝi resfas,
Ne rehavebla, neŝanĝita, frida
Kiel rideto morta, sub kruela
Glacirivero, kiu niajn kisojn,
ŝafidojn kaj foliojn, fiks-inundis.

Tomb' travidebla de la ĝojoj vaksaj!
Vivŝajna morto sub glacimembrano!
Glacia amvizaĝ', en kiu sola
Mia trezor' ŝlositas sen ŝlosilo!
Ĉu eĉ ne kuni vian sort-obskuron?

Ĉu riski ĵeti la paseon fajren,
Per kri' brulanta rompi la silenton,
La neĝon inertigan, falorevon?
Hieraŭ nokte ŝajnis, ke ĉelite
Li diras: "Vek'! Vi sonĝis. Jen mi estas!"
III
Ajna dolor' -- la vermo ĉe la nervo,
Vortoj borantaj gute la kranion,
Perdito sur insul' ŝaŭmtorturata,
Figuroj stumblaj de eklipso mensa --
Mi spertis ĉiujn dum forputris amo.

Ĉiu dolor', revekas amon velkan.
Revivas mi per ili, am-infanoj:
Al la senkulpa kruelem' sopiras.
Se larmoj povas koron reflosigi,
Suspiroj ĝin efiki, mi funebros.

Ĝojantan nervon, noktan babiladon,
Vojaĝon al florĉeno da insuloj,
La dancon de rutin' -- se mi atingus
Denove per ĉi dolor-labirinto,
Pri ĝi mi ĝojus, por atingi ilin.

Ve, apud pala esperbordo sinkas
La ŝipo, kiun niaj manoj lanĉis,
Tro disstreĉante miajn kortendenojn.
Kiam rompiĝos ili? Ĉu mi povos
Sur signalmont' mansigni adiaŭon!