Enkomputiligis Don HARLOW

La antikristo

de Ferenc MORA (1879-1934)

elhungarigis A. REIBER

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) paĝoj 92-96


Mi demandas la arbariston, mian dommastron, ĉu ekzistas tombejo en tiu ĉi provinco?

-- Jes, ja -- li diras, -- la ĉefa faŭko de la arbaro kondukas rekte tien. Ĉu la sinjoro direktoro deziras eble vidi la antikriston? Onidire li vagas nuntempe tie.

La afere surprizis min, ĉar laŭ mia scio, la antikristo antaŭ okcent jaroj vagadis sur la tero la lastan fojon. Oni nomis lin tiutempe imperiestro, imperiestro Decius aŭ imperiestro Frederiko. Tiu regis en la civilizita Okcidento en la tempo, kiam ĉe ni la tataroj amuzis sin. La civilizita Okcidento ĝuste pro li faris nenion por ni. La tiama papo rekonis, ke tiu ĉi imperiestro estas mem la efektiva antikristo, pri kiu parolas la Skribo. Li estas pli malbona, ol la tataroj, do oni devas unue lin ekstermi el la mondo.

-- Ne, tiu ĉi ne estas la sama, -- ridis la arbaristo, kiam mi tradukis la mondhistorion tiamaniere en lian lingvon. -- Ĉi tiu antikristo estas nudpieda, ĉifonvestita maljunulo, li havas kalvan, altan frunton kaj li aŭguris jam eĉ tion, ke baldaŭ alvenos la fino de la mondo.

Maljunulino ĉerpis akvon sur la korto. Ankaŭ ŝi ekparolis. Ŝi havis rajton por tio, ĉar ĝuste ŝi estis tiu, kiun la nudpieda antikristo ektimigis. Li vizitis la korton kaj je la nomo de Dio petis akvon por trinki. Ŝi donis al li sitelon da akvo kaj li trinkis la tuton per unu gluto. Poste li faris la kutiman demandon: "Kiel vi fartas?" La virino komencis plendi. Oni ne povas plugi pro la sekeco kaj, se la bona Dio ne rigardos malsupren kaj ne donos pluvon, sekvontjare oni ne havos panon.

-- Pano sufiĉos, -- kapjesis la homo kun kalva frunto, -- nur ne troviĝos homo en la sekvonta jaro, kiu manĝus tiun panon.

Post tio la homo foriris en la direkto de la arbaro kaj la virino nur tiam rimarkis, ke li portas malgrandan ĉerkon sub sia akselo. Neniu povas scii, kio estas en tiu ĉerko, sed tio estas fakto, ke la homo estis la antikristo.

-- Sed kian pruvon vi havas, avinjo, pri tio?

-- Tion, ke li estis kapabla profeti la finon de la mondo. Al aliaj vilaĝanoj li diris eĉ pli: ke komenciĝos sesdekjara milito kaj ke ĉiu homo devos morti tiam, por ke je la Sankta Neniamo troviĝu homoj por la reviviĝo.

Mi fariĝis tre scivola pri la profeto, kiu kondutas preskaŭ tiel same mistike, kiel la Ligo de la Nacioj, sed kiu verŝajne ricevas de la popoloj malpli da salajro. Nun mi jam pli decidiĝinte direktis miajn paŝojn al la ĉefa faŭko de ia arbaro. Mi nomus tiun nur ĉefa vojo, se mi ne hontus antaŭ la arbaristo. Certe ne mankas la kaŭzo, ke oni lin instruis tiel laŭ la lingvo oficiala en la faklernejo. De tio ja kreskas la memrespekto. (La stepa arbareto tuj sin sentas arbarego, aŭdante, ke ĝi havas ĉefan faŭkon.)

Mi havis bonŝancon, ĉar facile mi trovis la ĝardenon de Dio, kiu estas priplantita per cent-ducent lignaj krucoj. Ankaŭ la antikriston mi ne devis longe serĉi, li sidis sur tiu ĉerketo, sub la fera krucifikso.

Mi salutis lin, li akceptis mian saluton. Laŭ la ĉi-regiona kutimo mi komencis la demandadon.

-- Nu, onklo, kion vi faras?

-- Panon mi manĝas, vidu.

- Sed, vidiĝas, dank' al Dio, ke vi havas ankaŭ bulbon por manĝi kun la pano.

-- Jes, mi havas. Ĝi kreskas ĉi tie, en la fosaĵo. Ĝi estas nekulturita bulbo.

-- Ĉu ĝi estas ajlo aŭ cepo?

- Nek cepo, nek ajlo. Ĝi estas nur sennoma, sovaĝa bulbo. Ĝi havas nek guston, nek odoron, sed oni satiĝas per ĝi.

Laŭ la Skribo la antikristo havas abundon el ĉio, kio estas la plej bona en la mondo. Mi ĝis nun ne sciis, ke ankaŭ la sovaĝa bulbo apartenas al tiuj plej bonaj aĵoj.

-- Sur kia ĉerko vi sidas?

-- Ĝi ne estas ĉerko, mi petas. Ĝi estis la trogo de la akriga ŝtono, ĝis mi utiligis la ŝtonon.

-- Kion vi faris pri la ŝtono?

-- Mi ligis ĝin sur la kolon de la hundo, kiam mi ĵetis tiun en la puton de la grego.

-- Ej, ej, kiel vi povis fari tion?

-- Nu, pripensu: mi ege bedaŭris ĝin, ĉar ĝi estis tre saĝa besto. Sed tiom prudenta tamen ĝi ne estis, ke ĝi manĝu ankaŭ la sovaĝan bulbon kaj mi ja ne povis doni al ĝi alian manĝaĵon. Do, mi pensis, ne suferu tiu povra besto. Kaj oni ja persekutas konstante la hundojn, pli-malpli frue la hundkaptisto estus ĝin mortiginta.

-- Sed tamen, vi ne devus ĝin ĵeti en la puton de la grego.

-- Ho, neniu jam trinkas el tiu puto. Nek grego ekzistas jam en ĉi tiu kamparo. La puto havas jam nek trinkotrogon, nek baskulon.

La bulbo hokiĝis en lia gorĝo, nur malfacile li povis ĝin elgraki.

-- Ankaŭ ĉe mi la bovinon oni forportis unue. Tio okazis proksimume antaŭ du jaroj. Ĉu mi bone diras? Kiam Borinjo mortis.

Mi devis diri al li; ke mi ne estas loĝanto de tiu ĉi regiono. Mi ne scias, kiam mortis Borinjo, eĉ ne kiu ŝi estis.

-- Ho vi devas ja scii. Tio estis grava incidento. Eĉ en la ĵurnaloj oni aperigis la sciigon pri ŝia morto. Jen, legu ĝin.

Li serĉadis kaj trovis malnovan gazetfolion sub sia ĉemizo.

-- Ĉu vi scias legi?

-- Jes, mi scias.

-- Do, tiel vi trovos en ĝi la sciigon. Malsupre ĝin serĉu.

Jes, la sciigo estis tute mslsupre. Mallonga polica sciigo kun iom pli da vortoj: "Morto en fajro pro honoro. Oni kaptis la kamparanon Mathias K. en la urba arbaro ĉe ŝtelado de ligno. Li estis arestita. Lia edzino tiom hontis, ke ŝi kune kun sia dujara filineto rampis en la varmegan bakfornon. Ili ambaŭ mortis."

-- Mi mem kolektis iliajn restaĵojn per la fajrostango -- li kunfaldis denove la gazetfolion. -- Ĉar oni liberigis min post tri tagoj. Oni konvinkiĝis, ke ne mi estis la ŝtelisto. La lignoŝtelisto uzis mian nomon.

Similaj aferoj okazas en la monda vivo. Sed ne ĉiu akuzito havas feliĉon tian, ke en tri tagoj evidentiĝas lia senkulpeco. Estus pli bone pri similaj aferoj decidi per ludkartoj, la rezulto estus pli rapida.

-- Sed ankaŭ vi ja ne estas indiĝeno de tiu ĉi regiono. Kion vi serĉas ĉi tie? Ĉu vi estas ankoraŭ farmisto?

-- Ho, tio jam pasis longe for. Unue oni forportis mian bovinon. Poste la porkon. Pli malfrue ĉion, ĉion, kion ili trovis. Nu, mi ne mensogu, ili ja donis ankaŭ prokraston por pagi la imposton, la luprezon de la farmo. Sed kion tio valoris? Ju pli grandiĝis la prokrasto, des pli muitobliĝis la interezo de la imposto kaj luprezo. Fine oni min eksigis el la farmo. Nu, bone, ĝis tiam mi estis malriĉulo por mi mem. Nun mi fariĝis malriĉulo de alia povrulo. Mi dungiĝis kiel bienservisto. Mi imagis: solulo povas vivi ankaŭ tiamaniere. Jes ja, mi povus vivi tiel, sed oni ruinigis ankaŭ mian bienmastron. Lia nomo estis Jozsef Lila Ordog. Li loĝis ĉe la Nigra-rando, eble vi konis lin.

-- Tiam vi venis ĉi tien, ĉu ne?

-- Mi pensis, ke mi provos la ŝancon. Mi vagis jam ankaŭ en Serbio. Mizero regas nun ĉie en la mondo. Oni donas al la almozulo malpli, ol antaŭe al la hundoj.

-- Tamen, ŝajnas, ke vi loksidiĝis ĉi tie.

-- Sed nur ĝis la sovaĝa bulbo putriĝos de frosto. Panon mi iom povas akiri, ĉar la popolo ĉi-loke estas malpli malriĉa, ol en aliaj regionoj.

Oni devas forte ĝemi je tiu diro. Fine mi ja devas interesiĝi, kiel proksime ni estas al la fino de la mondo.

-- Nu, onklo, ĉu vi jam aŭdis ion pri la antikristo?

Li formetas la tranĉilon, per kiu li ĝis nun aldonis dozon post dozo el la sovaĝa bulbo al la pano. Nun mi vidas, ke ĝi ja ne estas tranĉilo, sed razilo. Li respondas trankvile post iom da pripensado.

-- Mi ne memoras pri li. Mi ne renkontiĝis kun li.

Mi rakontas al li, ke la vilaĝanoj misfamigis lin, kiel antikriston, kaj laŭ iliaj diroj, li profetis eĉ sesdekjaran militon. Li levas siajn ŝultrojn kaj respondas nur tiom:

-- La nuntempaj popoloj havas fortan fantazion.

La bona Dio eble pardonos min, ĉar mi rigardis per pli karesaj okuloj al la ĉifonvestita antikristo, ol mi povus rigardi al mondfamaj imperiestroj, kiuj akiris por si senmortecon. Mi meditis pri tio: kio okazos, se la sovaĝa bulbo tute elĉerpiĝos? Ĉu la razilo faros punkton al la vivo de tiu ĉi neregistrita homo, aŭ la frosto en la fundo de fosaĵo?

Sed la bona Dio registras ne nur la vivon de la imperiestroj. Du armitaj patrolanoj penetris nun en la tombejon. Policistoj el la biena centro.

-- Venu, paĉjo -- ili diris afable al la antikristo. -- Do, ĉu vi estas tiu fama viro?

Poste ili klarigis al mi:

-- Li teruras la pepolon en ĉiu loko. Sen tio ja la popolo estas jam tro maltrankvila.

-- Ĉu oni tenos lin en aresto dum unu-du monatoj?

-- Okazos eble, ke li liberiĝos nur por saluti la novan jaron.

Je novjaro regas ankoraŭ forta malvarmo. La vintro-dio nur tiam komencas sian severan regadon. La fosaĵoj eĉ en sonĝoj ne kreskigas sovaĝan bulbon. Mi cerbumas, ke mi devus demandi juriston: per kio mi povus akuzi la antikriston, por ke ĉi tiu havu sekuran panon kaj tegmenton ĝis almenaŭ la tago de la Reviviĝo.