Enkomputiligis Don HARLOW

Arto puetika

Henri BAUPIERRE

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 103


Moto: La puo estas superflua sono.

En via verso, se silabo krom
Us onon ĝenan ŝovu alilok
En glutu ĝin tuj kun avido krok
Odila, aŭ ĝin tranĉu kun aplom
Bo nege zorgu nur pri ĝusta nom
Bro kantu gaje, ĵetu al la hok
La superfluan! Ridos eĉ la dok
Taj lamaj anoj de la Lingva Kom.
Se laks' inundus puron de l' ĉemi
Zo nete ringu fluson de l' poe
(1) Mo diste pretu, faru ĝin kohe
Ra boton uzu, tondu sen skrupu
Lo! sed precipe gardu for de mi
La molan tonon de agresa pu.

Piednoto

En la vortoj "modiste pretu" bonvolu ne vidi aludon al la profesio de G.E. Maura Paname-ano.