Enkomputiligis Don HARLOW

Jana (1)

de Adolf HEYDUK (1835-1923)

elĉeĥigis Rudolf HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 97


Sub arbust' de rozo kampa
mondon venis Jana,
ŝi naskiĝis, kreskis, floras
kiel rozo vana,
kiel kampa roz' ŝi floras,
kiel flor' spiretas,
mia kan' al ŝia koro
en vesper' sin metas.
Jana, mia Jana!

Kio en la kapo svarmas,
kio koron ligas,
tion Jana en kareso
varma kvietigas,
kio en la brusto ploras,
kio tie ĝemas,
tion Jana per ekkiso
en moment' forprenas.
Kisu, kisu, Jana!

Piednoto

(1) Jana: Johana.