Enkomputiligis Don HARLOW

M.

de Jindrich HOREJŜI (1889-1941)

elĉeĥigis Rudolf HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 100


Min skuis ĝis hieraŭ trista sent',
tristega pez',
ke baldaŭ venis fin' de via am' pasia,
ke tiel baldaŭ, tiel baldaŭ, velkis via interes',

Subite, en maten-moment'
(ŝprucinte kiel foje ĝu' el korpo via)
min milda voĉ' persvadis en silent',
ke floras vi por ĉies ajn okulo,
por ĉies lipo kun sopir',
kaj ke mirakle flamas via brulo
por ĉies koro plena de dezir',
ke peza sorto estas via loga belo,
unika don',
averto, ke mistrafos ĉiu hom'
celanta malbeligon de la man',
de via malavara man',
per ring' de egoismo kaj fidelo.

(El: Muziko sur la placo).