Enkomputiligis Don HARLOW

Donu la manon!

de Adolf HEYDUK (1835-1923)

elĉeĥigis Rudolf HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 98


Ŝvebas nebulo sur arbar',
perloj sur pinoj pendas,
mutas jam merlo kun najbar',
ne plu jam kantojn sendas,
vesto forlasas kaŝtanon,
falas de l'kapo griza haro,
tristas aŭtune fag-arbaro.
Donu, edzino, la manon!

Helpo necesas al la kor',
el ĝi perdiĝas jam kantoj;
same perdiĝis birda hor',
kovris nebulo kantantojn,
ne plu vi vidas ĥor-anon;
rosas malvarme okulo,
ankaŭ min tuŝas nebulo,
tremas mi. Donu la manon!