Enkomputiligis Don HARLOW |
Nur la infanoj ridas dum la dormo, kaj ĉe tio sub plum-kusen' malpeza kaŭras ilia rid', kaj preter ili pasas longa procesio: ŝuistoj el fabel' kaj reĝoj kun reĝid'. Nu dormu! La plej belan ja folion elektis ili en plej bela el la libroj mil. Nur la virinoj ridas dum la dormo, kaj ĉe tio ridetojn vidas sur la buŝ' de sia id' klinante vangojn -- ĉiam kun makŭla io -- sur kiuj por momento silentiĝis rid'. Nu dormu! La plej belan ja folion elektis ili en plej bela el la libroj mil. Sed por la rido, por feliĉo de l' dormantoj ne rajtas dormi vir'. Se tamen li decidis, li dormu malprofunde, kvazaŭ nur sur rando! Anĝelon en terura vesto mi ekvidis, li marŝis de sur steloj super batalantoj. |
(El: Estingu la lumojn, 1939).