Enkomputiligis Don HARLOW

Poeto

de Bohdan KAMINSKY (1859-1929)

elĉeĥigis Rudolf HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 102


En la kampar', dum tag' finiĝas
kaj sunkuŝiĝa brulas glor',
kun arbo-maro
li ekparolas, kun birdaro,
parolas li kun ĉiu flor'.

Kaj kun la mar', ventego, stepo;
al steloj flugas lia plend',
al li parolas
la nubo-kur', fontan' petola,
kaj herb-kovrita roka fend'.

Kun ĉio sentas li, suferas,
parolas al li la natur' --
kaj nur se horas
ĉirkaŭe homa greg', doloras
sin senti sola, sola nur.