Enkomputiligis Don HARLOW

En la sunlumo

de Josef HORA (1891-1945)

elĉeĥigis Rudolf HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 99


Sen nubet' -- ĉiela klaro,
sen nubeto -- mia kor'.
Post promeno en arbaro
restis en mi pin-odor'.

Harojn taŭzas vento-pelo
kiel ies mola man',
ĉie kuŝas bril' de belo --
de animo mia am'.

For ĉagreno, tristo dormas
Sub la blanka sun-kaskad'.
La vizi' virinon formas
kun plej bela ridetad'.

Kun minutoj forpasante
iĝas ĝi interna bild'.
Kun la bild' mi vivas kante
tagojn sub la suna mild'.