Enkomputiligis Don HARLOW

Dadaismo

de Petro STOJAN (aŭ eble Henri BAUPIERRE)

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) paĝoj 109-111


Post atenta kompara esplorado kaj longa meditado, la serioza studanto konstatos, ke Eŭropo estis antaŭdestinita por naskigi la belorusan rason, kaj ke la belorusa raso estis antaŭdestinita fokuso de la vindiaj (pra-hind-eŭropaj) lingvo kaj kulturo, kiuj generis kaj koncipis nian karan lingvon.

Por la evoluisto la lingvo estas komparebla kun besto, kiu naskiĝas, sin nutras, kreskas, frotumas je aliaj similaj bestoj, naskas idojn, poste maljuniĝas dum pli aŭ malpli longa historia periodo. Post ses-dek-jara Zo-evoluo, Esperanto estas ankoraŭ tre juna, preskaŭ infana. La praforta energio, kiu vibras en ĝia profundo, altiĝas kaj refalas alterne, sed tamen ĉiam pulsas antaŭen laŭ misteraj vojetoj por prepari la finan maturiĝon longe kaj silente ĝermintan el la malnova semo belorusa.

Se la koro de Zamenhof genie inspiriĝis de la eŭrazia spirito, la cerbo bedaŭrinde influiĝis de la okcidenta formalismo pro la perforta farĉado, kiun trudis balasta edukado. La intenco kaj principo de riĉa vortfarado el propra eta radikaro estis bonaj. Kun etnombraj afiksoj Zamenhof provis imiti la riĉan rusan vortkunmetadon, sed -- pro sia nesperteco -- li kreis rebusajn kunmetaĵojn. Ĉi tie utilas konkreta ekzemplo:

Leksikone la rusa vorto "krasnij" signifas "ruĝa". Sed la popola instinkto almetis al ĝi ankaŭ pli ĝeneralan sencon de io danĝera, nepermesita, sanga, terura. Zamenhof -- pro greko-latinaj influoj -- elektis la radikon "rug'" anstataŭ "krasn", sed tiun lastan li tamen konservis en "krasulo" (ruĝkolora floro) kaj en "prokrasti" el la slava "prokrastinjat" (sin deteni, atendi pro la ruĝa signalo survoja), ĉar ruĝa lumo signas danĝeron, fermas la vojon, dum verda lumo sencas permeson, eblon pluiri libere.

La vorto "ruĝaĵo" utilas nur en kunteksto por esprimi ion ruĝan, sangmakulon sur tuko, survangan koloron pro emocio, ŝminkon sur lipoj, rebrilon de subiranta suno, k.m.a. Al ĉi-sola esperanta vorto, la rusa lingvo kontraŭmetas dekojn, kiuj pli precize esprimas diversajn aĵojn:

krasnodar
krasnugatj
krasnuk
krasnukaz
krasnarkot
krasnaputin
krasnapiĉetj
karsnudaĵ
krasnumbilik
amaso da ruĝaj venenaj fungoj
orruĝa frandaĵo por delogi knabinojn
ruĝa haŭtkoloro de tro prospera bojaro
cara dekreto skribita per ruĝa inko
speco de ruĝa brando
ruĝa lampo signalanta diboĉejon
ruĝa tabuo
ruĝa vizio, erotikaĵo
ruĝa farbo por ŝmiri heroojn... k.m.a.

En la radikaro, Zamenhof estis konservemulo, troobea al la klasikaj greko-latinaj muzeaĵoj, ne plu valoraj por la moderna vivo. En multaj radikoj ni povus ŝpari almenaŭ unu silabon kaj poste ricevi oportunajn negativajn formojn, ekzemple:

cesa (nebezonata) kaj necesa; glekti (zorgi) kaj neglekti; gativa kaj negativa; goci (ĝui la vivon pace, honeste) kaj negoci; ologa (fundamenta) kaj neologa; graŭ kaj malgraŭ; ica kaj malica; tusanismo kaj maltusanismo; gesi (memori) kaj forgesi; niki (ĉasti, abstini) kaj forniki; k.m.a.

Same ni povus senbalastigi la belan sekson de parazitaj sufiksoj: junulo - junino; belulo - belino; aspirulo - aspirino; vagulo - vag ...

Nu, ĉi lastan formon ĵaluze kaj envie kritikas la Lingva Koitato konsistanta plejparte el klisterindaj fridpisuloj, kiuj ne scias skribi eĉ tri liniojn en korekta Esperanto, sed trompas la publikon per trukitaj "internaci-aspektaj" tekstoj. Ili timas la junan povon de la popola lingvo, kiun ili volus definitive prokastri.

Multaj LK-anoj ne kapablas uzi, aŭ neuzi, senerare la akuzativon. Sed ankoraŭ pli delikata estas la elekto inter DA kaj DE -- la plej alta kriterio de la lingvoposedo. Ĝi devus esti ŝiboleto por akcepti aŭ rifuzi kandidatojn ĉe la Kakademio. La regulon oni povas formuli jene:

O de X estas O
sed
O da X estas X

ero de eroj estas aro (eraro), vico da azenoj estas azenoj en vico.

Same kiel la itala estas la lingvo de SI (jes), la angla la lingvo de YES (jes), la rusa estas la lingvo de DA (jes). Pro ofta duobligo de ĉi-silabo en la rusa kanversacio, ni nomas DADAISMO la kritikan esploron de Esperanto laŭ la principoj de la belorusa lingvistiko.

Konklude, ni tamen ne tro riproĉu al kakadukaj maljunuloj ĉiuseksaj, jam cerbe kristaligitaj, ke ili ne kapablas marŝi kun la progresemaj evoluistoj. Sed ni komencu tuj enlasi freŝan aeron en nian Esperanto-hejmon.

Kopi-konformecon atestas
HENRI BAUPIERRE.