Enkomputiligis Don HARLOW

En Fremdujo

de Anton ĈEĤOV

elrusigis Eduards DANCIS

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) paĝoj 104-107


Estas dimanĉa tagmezo. Bienposedanto Kamiŝev sidas ĉe si en manĝoĉambro apud lukse aranĝita tablo kaj malrapide matenmanĝas. La regaladon kun li dividas purema, glate razita maljunulo franceto, s-ro Ŝampunj. Ĉi Ŝampunj iam servis ĉe Kamiŝev kiel guvernanto, instruis al liaj infanoj la manierojn, bonan elparoladon kaj la dancojn, pli poste, kiam la infanoj de Kamiŝev maturiĝis kaj fariĝis leŭtenantoj, Ŝampunj restis kiel ia virseksa edukistino. La devoj de eksguvernanto ne estas tre komplikaj. Li devas dece sin vesti, bonodori je parfumo, aŭskultadi la babiladon de Kamiŝev, manĝi, trinki, dormi -- kaj, kvazaŭ nenion pli. Por tio li ricevas la nutraĵon, ĉambron kaj nefiksitan salajron.

Kamiŝev manĝas kaj, laŭkutime, babilaĉas.

-- La morto! -- diras li, forviŝante la larmojn, aperintajn post ŝinkpeco, dense ŝmirita per sinapo. -- Ho! La kapon kaj ĉiujn artikojn trafis. Sed via franca sinapo neniam estos tiel efika, se eĉ vi formanĝus de ĝi tutan skatolon.

-- Iu amas la francan, iu la rusan ... kviete rimarkas Ŝampunj.

-- Neniu amas la francan, eble nur la francoj. Sed al la franco ion ajn prezentu -- li ĉion formanĝos: kaj la ranon, kaj la raton, kaj la blatojn ... brr! Al vi, ekzemple, tiu ĉi ŝinko ne plaĉas ĉar ĝi estas rusa, sed donu al vi rostitan vitron kay diru, ke ĝi estas franca, vi komencos manĝi ŝmacante. Viaguste ĉio rusa estas malbona.

-- Mi tion ne diras.

-- Ĉio rusa malbona, sed la franca -- ho, se tre ĵoli! (1).

Laŭ vi ne ekzistas lando pli bona ol Francio, sed laŭ mi ... nu, kio do estas Francio, se paroli laŭ konscienco? Peceto da tero! Sendu tien nian distriktestron kaj li jam post monato ekpetos pri translokiĝo: por sinturniĝo mankas la loko! Vian Francion dum unu tago oni ĉirkaŭveturi povas, sed ĉe ni vi eliros post la pordego -- la finon, randon ne ekvidos! Iam veturas, veturas ...

-- Jes, monsieur, Ruslando estas grandega lando.

-- Jen, tio ankaŭ estas! Laŭ vi ne ekzistas pli bonaj homoj, ol la francoj. Saĝa, instruita popolo! Civilizacio! Mi konsentas, ĉiuj francoj estas instruitaj, manieraj ... tio ĝustas ... La franco neniam permesos al si ion malĝentilan: ĝustatempe al sinjorino la seĝon proponos, la kankrojn neniam provos manĝi per la forko, ne kraĉos sur la plankon, sed mankas la ĝusta spirito! Tian spiriton li ne havas! Mi nur ne povas al vi klarigi, sed, kiel mi tion klarigu, en la franco mankas io jena, tia ... (la parolanto movas la fingrojn) io tiela ... jura. Mi memoras esti leginta ie, ke vi ĉiuj havas la saĝon akiritan, el la libroj, sed nia saĝo estas ennaskita. Se oni lernigos la rusan, kiel decas, al sciencoj, tiam neniu profesoro lin atingos.

-- Eble ... -- kvazaŭ kontraŭvole diras Sampunj.

-- Ne, ne eble, sed certe! Ne necesas sulkiĝi, la veron mi diras! Rusa saĝo -- inventema saĝo! Nur kompreneble, la vojon ĝi ne havas, kaj ankaŭ fanfaroni li ne kapablas. Inventas li ion kaj disrompas, aŭ al infanetoj transdonas por ludi, sed via franco inventas ian sensencaĵon kaj al tuta mondo krias. Ĉi-tage veturigisto Jona el la ligno malgrandan hometon faris: tiros vi tiun hometon per fadeneto kaj ĝi malĝentilaĵon faras. Tamen Jona ne fanfaronas. Entute ... ne plaĉas al mi la francoj! Pri vi mi ne parolas, sed entute ... Senmorala popolo! Per ekstero kvazaŭ al la homoj similas, sed vivas kiel hundoj ... Prenu, ekzemple, la edzecon. Ĉe ni, se vi geedziĝus, vi algluiĝu al edzino sen pluaj interparoloj, sed ĉe vi la diablo scias kio. La edzo tutan tagon en la kafejo sidas, sed la edzino enlasas plenan domon da francoj kaj jen dancas la kankanon kun ili.

-- Tio estas malvero! -- ne eltenas Ŝampunj, ekflamante. -- en Francio la familia principo staras tre alte!

-- Konas ni tiun ĉi principon! Sed vi la honton havu ilin defendi. Necesas senpartieco: la porkoj ankaŭ restas la porkoj ... Dankon al germanoj, ke ili batis ilin ... Pro Dio, dankon. Donu Dio al ili la sanon.

-- Tiaokaze, monsieur, mi ne komprenas, -- diras la franco, eksaltante kun brilantaj okuloj, -- se vi malamas la francojn, do kial vi min tenas?

-- Kien do mi loku vin?

-- Lasu min, kaj mi forveturos Francion!

-- K-i-o-n? Sed ĉu oni enlasos vin nun en Francion? Vi ja perfidis vian patrujon! Jen ĉe vi granda homo estas la Napoleono, jen la Gambetta ... la diablo mem pri vi ne decidos!

-- Monsieur, -- diras la franco Ŝampunj, ŝprucante kaj ĉifante en la manoj la telertuketon, -- vian ofendon, kiun vi ĵus faris al mia sento, ne povus elpensi, eĉ mia malamiko! Ĉio estas finita!!

Kaj farinte tragikan mangeston, la franco bonmaniere ĵetas la telertuketon sur la tablon kaj kun digno eliras.

Horojn tri pli poste sur la tablo ŝanĝiĝas la aranĝo kaj la servistaro surmetas la tagmanĝon. Kamiŝev eksidas por tagmanĝo sola. Post la antaŭtagmanĝa brandglaseto ĉe li aperas bezono de babilado. Babili li volus, sed mankas la aŭskultanto ...

-- Kion faras Alfonso Ludovikoviĉ? -- demandas li al lakeo.

-- La valizon pakas.

-- Jen, kia malsaĝulo, pardonu lin Dio! -- diras Kamiŝev kaj iras al la franco.

Ŝampunj sidas ĉe si sur la planko meze de la ĉambro kaj per tremantaj manoj pakas en valizon la tolaĵon, flakonojn el parfumoj, preĝlibrojn, ŝelkojn, kravatojn ... Tuta lia eleganta figuro, la valizo, la lito kaj la tablo prezentas delikatecon kaj virinecon. El liaj grandaj bluaj okuloj falas en la valizon pezaj larmogutoj.

-- Kien do vi? -- demandas Kamiŝev, iom starinte.

La franco silentas.

-- Forveturi vi volas? -- daŭrigas Kamiŝev. -- Kion do, kiel vi scias ... Mi ne rajtas reteni ... Nur jen kio estas stranga: kiel vi sen pasporto veturos? Mi miras! Sciu, ke mi perdis vian pasporton. Ŝovis ĝin mi ien inter paperoj, kaj jen ĝi perdiĝis ... Sed ĉe ni kun pasportoj estas severe. Ne sukcesos vi eĉ kvin verstojn traveturi, kiam oni vin kaptos.

Ŝampunj levas la kapon kaj malkonfide rigardas al Kamiŝev.

-- Jes ... Jen vi vidos. Laŭ vizaĝo oni rimarkos, ke vi estas sen pasporto, kaj tuj: kiu tia? Alfonso Ŝampunj! Konas ni tiajn Alfonso Ŝampunj'ojn! Ĉu vi ne bonvolos veturi al lokoj ne tiom malproksimaj!

-- Vi ŝercas?

-- Pro kio mi ŝercus? Kvazaŭ neceson mi por tio havus! Nur atentu, la kondiĉojn: ne bonvolu pli poste ĝemi kaj leterojn skribi. Eĉ fingron mi ne movos, kiam oni preterkondukos vin katenitan!

Ŝampunj eksaltas kaj, pala, larĝokula, komencas paŝadi tra la ĉambro.

-- Kion vi kun mi faras?! -- diras li, malespere kaptante sian kapon. -- Dio mia! Ho, estu malbenita la horo, kiam mian kapon eniris la malfeliĉega penso forlasi la patrolandon!

-- Nu, nu, nu ... mi ŝercis! -- diras Kamiŝev, mildigante la tonon. -- Kia strangulo, li ŝercojn ne komprenas! Eĉ vorton oni ne rajtas diri!

-- Kara mia! -- akre krietas Ŝampunj, trankviligita per la tono de Kamiŝev. -- Mi ĵuras al vi, mi estas ligita al Ruslando, al vi, al viaj infanoj ... Forlasi vin por mi estus same malfacile, kiel morti! Sed ĉiu via vorta tranĉas mian koron!

-- Ho, strangulo! Se mi la francojn insultas, pro kio do vi havu kaŭzon por ofendiĝi? Ni ja multajn insultas, ĉu ankaŭ ĉiuj devas ofendiĝi? Strangulo, vere! Sekvu la ekzemplon de Lazar Isakoviĉ, la farmisto ... Mi lin tiel kaj aliel, kaj judo kaj favulo nomas, porkan orelon el basko kunmetas, kaj je vangharoj lin kaptas ... li ja ne ofendiĝas!

-- Sed tiu ja estas sklavo. Pro kopeko li estas preta je ĉia malnoblaĵo!

-- Nu, nu, nu ... sufiĉos! Ni iru manĝi! Paco kaj konkordo!

Ŝampunj pudras la larmosignojn sur sia vizaĝa kaj iras kun Kamiŝev al la manĝoĉambro. La unua manĝo forpasas silente, post la dua komenciĝas la sama historio, kaj tiumaniere la suferoj de Ŝampunj estas senfinaj.


Piednoto

(1) Tio estas tre aminda! (france: c'est très joli).