Enkomputiligis Don HARLOW |
Antaŭrimarko
La sekvanta intervjuo, donita la 21an aŭ 22an de Aŭgusto 1907, post la Tria Kongreso en Kembriĝo, aperis la 6an de Septembro en la Londona "Jewish Chronicle" (Juda Kroniko), altranga juda semajna gazeto, fondita en 1841.
La nomo de la intervjuinto ne estas menciita. Ni eble ne eraros supozante, ke tiu estis Rabbi Isidore Harris, rabeno de la juda reformkongregacio "West London Synagogue of British Jews". Li estis pioniro de nia afero. Laŭ Zamenhof (ĉi sube en la intervjuo) li "multe kontribuis per siaj artikoloj en judaj kaj nejudaj, britaj kaj usonaj revuoj, por popularigi la lernadon". Liajn artikolojn ni renkontas ekzemple en "Jewish Chronicle" (21 - VII - 05, 11 - VIII - 05), en "New Era Illustrated Magazine" (Novjorko, Januaro 1905). Li ankaŭ verkis la artikolon "Zamenhof" en la unua modela juda enciklopedio "Jewish Encyclopedia".
La intervjuo prezentas aŭtentan materialon, aldonas ankoraŭ nekonatajn detalojn al la jam konataj. Ni donas ĝin en Esperanta traduko, eliminante nur la ĉapitron "Progreso de Esperanto", kies faktoj estas konataj kaj aliloke priskribitaj. Pri eraroj ni atentigas en la almetitaj piednotoj.
LA TRADUKINTO.
D-ro Zamenhof favoris la "Jeruish Chronicle" per speciala intervjuo, antaŭ sia elveturo el Anglujo al Naŭheim (1), por ricevi tie kuracadon al kormalsano, je kiu li suferas kaj kiu kaŭzas multe da zorgoj al liaj amikoj. Dum lia restada en Londono, post forlaso de Kembriĝo, li kaj S-ino Zamenhof gastis ĉe Feliks Moscheles (2). Jen kion skribas nia reprezentanto:
Unuaj impresoj
Mi trovis D-ron Zamenhof en la studĉambro de S-ro Moscheles, sidantan por sia portreto. Kelkaj telegramoj ĵus alvenis de Dover kaj Calais, en kiuj oni petis informojn pri lia vojiro, ĉar la urbestro kaj la magistrato de la unua urbo volis aranĝi al li solenan akcepton, antaŭ ol li forveturos al la kontinento, kaj Calais intencis honori lin per municipa bankedo.
"Vi ne povas imagi -- li rimarkis -- kiel malagrabla ĉio ĉi tio estas al mi kaj forte mi dezirus forrifuzi ĝin. Mi amus vojaĝi inkognite."
-- Tamen, mi diris, vi devas esti kontenta pri la mirinda akcepto, kiun la magistrato de la plej granda urbo en la mondo aranĝis al vi en la Gildhalo.
"Tio ĉi estas, kompreneble, kontentiga -- li respondis, kaj aldonis malĝoje -- sed venis tro malfrue. Se Esperanto ricevus tian agnoskon dudek jarojn antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ junulo kaj plena de energio, ĝi instigus min streĉi ĉiujn miajn fortojn, sed nun, pro la stato de mia sano, tio ĉi estas neebla."
Tio estis kortuŝa konfeso de viro, kiu havas la aĝon de 48 jaroj, sed aspektas kaj sentas sin dudek jarojn pli aĝa, kies forta batalado por instali sin en sia profesio postlasis la neforigeblajn signojn de tro frua maljuniĝo. D-ro Zamenhof rakontis al mi la
Historion de sia vivo
(3), 1859; la patro kaj la avo estis ambaŭ instruistoj de lingvo; la unua -- oficiala profesoro de la germana lingvo en Varsovio, kaj la dua, pioniro de la moderna kulturo inter la hebreoj en Bjalistoko; kiel, fininte la gimnazion en Varsovio, li forvojaĝis Moskvon por studi medicinon, kaj fine instalis sin en sia nuna profesio kiel okulisto, suferinta terurajn mizerojn en sia penado trovi vivtenon. La malfacilaĵoj, kun kiuj li devis batali, estis duoblaj: li renkontis antaŭjuĝojn kiel hebreo kaj kiel idealisto. Kiel hebrea kuracisto, li devis limigi sian praktikon al la samgentanoj, la pli multaj el ili malriĉuloj; kaj liaj ŝancoj ne boniĝis ankaŭ pro tio, ke li laboris super idealoj, kiujn la plimulto rigardis kiel utopiajn. Eĉ liaj esperoj, kiel svatiĝanto de sia nuna edzino estis endanĝerigitaj. Tio estis la amhistorio de Rabi Akiba (4), kiu ripetiĝis en la nuntempa vivo: "Tia viro -- diris la riĉa patro de la estonta edzino -- neniam estos kapabla subteni la vivon de mia filino", kaj li malpermesis la fianĉiĝon. Sed la decido de la juna paro estis firma: fine ili geedziĝis laŭ sia volo, kaj la bopatro de D-ro Zamenhof fariĝis unu el liaj plej fervoraj adeptoj. Tri infanoj naskiĝis al li. La du pli aĝaj, filo 19 jara kaj filino 17 jara, studas medicinon en Laŭzano, ĉar la rusaj universitatoj estas fermitaj al hebreoj (5). Tamen ekzistas nun ia cspero, ke ili eniros en la universitaton de Ĥarkovo. Kelkaj fratoj de D-ro Zamenhof distingiĝis kiel armeaj knracistoj dum la rusa-japana milito (6).
"Vi certe aŭdis -- diris al mi D-ro Zamenhof -- ke en la urbo de mia naskiĝo estis diverslingva loĝantaro kaj la ĉiutaga vivo estis venenita de la senĉesa malamikeco, pro la diferenco de la lingvoj. Tio inspiris min, estantan ankoraŭ junulo, revi pri kreado de universala lingvo, kiu helpus plibonigi la interrilatojn. Kiel studento de la universitato, kvankam mi estis destinita por la kuracista kariero, mi dediĉis gravan atenton al la lingvoj: greka, latina, franca, germana, angla kaj hebrea -- inklino, kiun mi sendube heredis de mia patro kaj de mia avo. Sed la ideo pri Esperanto ne tuj aperis ĉe mi. Ĝi ekkreskis post kelkaj senfruktaj provoj, kiujn mi forĵetis unu post la alia."
Hebrea kaj juda lingvoj
-- Ĉu iufoje venis al vi la ideo, fari la hebrean lingvon aŭ la judan, universala interkomprenilo?
"Ne. Tion oni asertis, sed oni miskomprenis min. Iufoje mi esperis revivigi la hebrean, kiel parolatan lingvon inter miaj samgentanoj. Sed plej baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tio estas neebla. Dum la daŭro de tri jaroj mi okupiĝis pri la juda lingvo, esperante starigi ĝin sur la rangon de la kulturaj lingvoj de Eŭropo, kaj mi ellaboradis gramatikon de la tiel nomata "ĵargono", ŝajnas al mi, la unuan judlingvan gramatikon iam verkitan (7). Sed kiam mi ĝin finis, mi konvinkiĝis, ke ĉi tiu lingvo ne havas estontecon, kaj tial mia gramatiko restis manuskripta (8). Pli kaj pli mi konvinkiĝis, ke mia tasko, kiel rusa hebreo, estas krei novan lingvon, kiu de unu flanko ne estus ekskluziva propraĵo de iu aparta popolo, kaj de la dua flanko povus esti libere uzata de senlingvaj kaj subpremitaj popoloj. Sole neŭtrala lingvo povas fariĝi universala interkomprenilo, kaj neŭtraleco ja estis la ĉefa karaktera trajto, kiun mi donis al Esperanto. Esperanto estas propraĵo de la tuta mondo, ĉar ĝi ne devenas de unu aparta lingvo; ĝi estas internacia, ĉar neniam ĝi estis lingvo de unu aparta popolo. Tiuj, kiuj ĝin parolas kaj uzas, estas la civitanoj de idea demokratio, kiun ni povas nomi 'Esperantujo'.
"Ĉefe la bonon de miaj samgentanoj mi celis, kreante tiun lingvon. Mi vidis ilin apartigitaj de la cetera mondo per lingvo, kiun ili parolis sole inter si, kaj en nepolurita formo. Mi vidis ilin enŝlositaj en la hebrea kvartalo, kaj tiel neŝirmitaj kontraŭ la fatala malbeno de la naciaj malamikaĵoj, kaj la muroj de tiu kvartalo estis konstruitaj ĉefe per la dialekto. Tiu ĉi lingvo detranĉas ilin ne sole de la nehebrea ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ de la samgentanoj en la ceteraj landoj, kiuj uzas la lingvojn de tiuj landoj kaj ne komprenas la judan lingvon. Tiamaniere la hebreo estas apartigita ne sole de siaj samgentanoj, sed ankaŭ de la kristanaj najbaroj. Mi vidis ĉion ĉi tion, kaj ĝi donis la direkton al mia laboro. Se mi ne estus hebreo, la ideo pri unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. Sed mi estis ĉiam sindona filo de mia malfeliĉa hebrea popolo. Kaj ĉiam, kiam ŝajnis, ke mia iaboro ne havas sukceson, mi nur memoris la situacion de miaj samgentanoj sen lingvo, kaj tial sen espero pri kulturo, disĵetitaj en la tuta mondo kaj pro tio ne havantaj la eblon kompreniĝadi inter si kaj devantaj ĉerpi sian kulturon el fremdaj kaj malamikaj fontoj, kaj tiu ĉi ideo donis al mi novan energion. Jes; mi estas konvinkita, ke al neniu popolo en la mondo la komune homa lingvo, kia Esperanto ĝin prezentas, alportos utilon pli grandan, ol al la hebrea popolo. Ĝi kreos ponton super la abismo, kiu etendiĝas en la nuna tempo en ĉiuj hebreaj komunumoj inter la ennaskitoj kaj la enmigrintoj (9), inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, inter la kleruloj kaj la malkleruloj. Pro tio, ĉiufoje kiam mi vidas
Malriĉan Hebreon
kiu scias nenian kulturan lingvon, kaj kiu en la daŭro de tri aŭ kvar semajnoj tiel bone ellernis Esperanton, ke li povas korespondi per ĝi kun la tuta mondo, esprimi libere siajn pensojn, kaj tiel, dank' al tiu ĉi lingvo, sentas sin homo inter homoj, tio kaŭzas al mi multe pli da plezuro ol la iaŭdo de multcentoj da kleruloj. Malriĉa hebrea butikisto, kies belegajn Esperantajn poemojn la Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj nacioj, kun plezuro legas (10), kontentigas min pli multe ol la ĉiuspecaj publikigaĵoj, kiujn tiu ĉi lingvo en granda nombro jam posedas."
-- Se estas tiel, tiam hebreoj devas esti inter viaj plej fervoraj adeptoj. Ĉu ili grandnombre ellernis tiun lingvon?
"Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke ili tion ne faris. Kelke da esceptoj tamen estas menciindaj. Unu el la eminentaj Esperantistoj estis hebreo, D-ro Emilo Javal en Parizo, la glora blinda medicina scienculo, kiu mortis en la komenco de la nuna jaro. Li agadis dum la pasintaj jaroj kiel sekretario de la Centra Oficejo, kaj mi menciis lian agadon por nia movado en la kongresparolado de Kembriĝo. Alia samgentano, feliĉe ankoraŭ aktiva, estas s-ro Gaston Moch, kiu akiris militistan gloron; li estas la fama aŭtoro de "Sedan" kaj frato de la mortinta glora franca oficiro Jules Moch (11)".
--Ĉu ankaŭ en Anglujo iuj famuloj aprobis Esperanton?
"Jes. Jen la rabeno Izidoro Harris (12), kiu multe kontribuis per siaj artikoloj en judaj kaj nejudaj, britaj kaj usonaj revuoj, por popularigi la lernadon. S-ro Charles B. Mabon, en Glasgovo (13), verkis muzikon por mia Esperanto-poemo "La Gaja Migranto", kiun li ankaŭ tradukis en la anglan lingvon (14), kaj li esperantigis "Adon Olam" (15). Nun, kiam mi vizitis la Ĉambron de Deputitoj, rakontis al mi s-ro Herbert Samuel, subministro pri la Internaj Aferoj (16), kiu akceptis min en la nomo de la ministro, ke lia edzino lernis Esperanton, kaj mi ne dubas, ke multe da hebreoj kaj hebreinoj, nekonataj al mi, lernas ĉi tiun lingvon. El la Adresaro de la registritaj Esperantistoj oni kompreneble povas tiri certan nombron da hebreaj nomoj, sed ne ĉiuj Esperantistoj enskribas sin. Mi dirus, ke ekzistas 300 hebreaj Esperantistoj, aŭ pli."
-- Ĉu ne ekzistas aparta hebrea grupo, aŭ aperas revuo por hebreaj Esperantistoj?
"Ne; kvankam -- tion mi jam diris -- neniu alia homa grupo tiel forte bezonas la universalan lingvon kiel la hebreoj. Tia revuo, eldonita por la bono de la hebreaj Esperantistoj en la tuta mondo, certe plimultigus la nombron de la hebreaj adeptoj kaj havus grandan sukceson. Tio dependus kompreneble de la disvastiĝo en Rusujo kaj pro tio oni devus esti tre singardaj, ke aperu en ĝi nenio, kio povus malplaĉi al la oficiala cenzuro."
-- Mi aŭdis, ke ekzistas projekto traduki la Biblion en Esperanton.
"Komitato okupas sin pri tiu demando kaj tio sendube estos farata paŝo post paŝo. Mi mem jam tradukis "la Predikanton", kaj promesis al "Nerth American Review" (17) traduki la "Sentencojn de Salomono". Kiam tio estos finita, mi komencos la tradukadon de la Psalmoj. "Rut" estis tradukita de Kofman jam antaŭ kelkaj jaroj (18). Kaj el la Nova Testamento la Evangelio de Mateo eliris en Esperanto. Mi tradukas rekte el la hebrea originalo, havante antaŭ mi kompetentajn tradukojn."
Daŭrigota.