Enkomputiligis Don HARLOW

Geŝtalto

de Edwin De KOCK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 108


Ne senŝvite
ĉarpentite
kesto bruna.
Man' maljuna
apud mano
(prakompano)
post laboro
sur la koro.
Ridkontenta
buŝ' silenta.
Kaj la floroj
Kaj la ploroj.

6-5-1959