Enkomputiligis Don HARLOW

Al Ria

de Edwin De KOCK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 108


Vi, edzino, estas mia vivo,
vi la ĉiutaga voj' irata
laŭ deklivo de la efektivo:
ĉe abismoj, kie mort' malsata
levas grandan faŭkon, pralacerto,
kaj okulojn, kies fundoj mankas;
antaŭ la anguloj de malcerto;
kie kaŭraj timarbaroj flankas --
ĉie vi ĉeestas, kaj la fino
ie trovos min ĉe via sino.

18-5-1959