Enkomputiligis Don HARLOW

La homa sorto

de Edwin De KOCK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 109


Oni dormas, manĝas kaj laboras,
oni bredas sian specon,
oni mortas, kaj aliaj ploras --
du semajnojn -- mortemecon.
La generacioj mute tretas
la polverojn en la agrojn
kaj de tio, riĉigita, petas
ĉiam la pormanĝajn magrojn.
Post laboro oni manĝas, dormas
dum la nokto kaj futur' enormas.

16-6-1959