Enkomputiligis Don HARLOW

El mia legtrezoro

de A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 120


En "La Esperantisto" de Junio 1893 aperis artikolo kun la tikla titolo: "Viroj kaj Virinoj", kie troviĝas jena, ne malpli tikla, frazo:

"En Portugalujo sur 1000 viroj falas 1091 virinoj".

Feliĉa lando! mi tuj ekpensis. Sed, kiam mi kontrolis la reprodukton (de la frazo, kompreneble!) en la "Fundamenta Krestomatio" (pĝ 201 de la malnova eldono), mi surprize konstatis, ke la belan informon Zamenhof korektis, ne en la direkto de la homkooperado, t.e. per akuzativigo de la celkomplemento, sed en ian morozan statistikaĵon: "... kontraŭ 1000 viroj estas 1091 virinoj". Ankoraŭ unu perdita iluzio.


"Detektiva fikcio... Estas tiuj, kiuj legas tiaĵon, nur kiam ili estas lacaj aŭ malsanaj; kaj, laŭ la nombro de la detektivromanoj, kiujn ili konsumas, ili devas esti lacaj kaj malsanaj la plej grandan parton de la tempo. Estas ankaŭ la fervoruloj de la dedukto kaj la fervoruloj de la sekseco. La unuaj postulas terebenan planon de Greythorpe Manor, montrantan la studejon, la armilĉambron, la ĉefvestiblon kun la ŝtuparo, kaj la pasejon al tiu malgaja eta ĉambro, kie la ĉefservisto frotpurigas la Georg-epokan arĝentaĵaron, premlipa kaj silenta, aŭskultante la murmuron de la fatalo. La duaj opinias, ke la plej mallonga distanco inter du punktoj estas de unu blondulino al unu lito."

El "La simpla murdo-arto" de Raymond Chandler
(1950)