Enkomputiligis Don HARLOW

Dimanĉo

de Lucien LÉTINOIS

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 90


Sur montdekliv' mi kuŝas, sur freŝa herb' tenera,
kun membroj disĵetitaj, en hejmneglekta pozo,
super la tuta valo flugpendas festripozo,
silento regas ĉion, jam preskaŭ eĉ netera.

En miaj pulsoj vibras ia facil' etera,
tra la soifaj poroj sorbiĝas ĉielroso,
surkorpe, al mi ŝajnas, tuj ĝermos silka sproso,
la koro ie supre ŝvebas, balon' leĝera.

Mi kvazaŭ ne surtere, sed en la kosmo kuŝas,
miaj pendantaj manoj al galaksioj tuŝas,
en l' universon svenas aparta mia memo.

Sur brila steltapiŝo tra l' Infinit' senferma
min tenas per intima, milde volupta premo
en siaj festaj brakoj ia dimanĉ' eterna.