Enkomputiligis Don HARLOW

La ĝardeno

de Lucien LÉTINOIS

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 89


Mia soleco estas florĝardenet' izola,
kie melankolie palas aŭtuna suno,
kie la tempo haltis, eterne estas nuno,
ĉielon gapas meze tremolo triste sola.

Ŝtonbenko sub ĝi staras inter herbaro mola.
Flamvesta rozo tie ne pompas per parfumo,
kliniĝas nur lilioj humile en ventzumo,
karesas friska blanko de krizantem' konsola.

Mi sidas sur la benko medite, pensodrone,
senmovas miaj membroj, la kor' rigidas ŝtone,
torporas miaj sensoj, draste tuŝiĝi timaj.

Sed lula sonĝ' min levas per balancado lanta,
kaj dum per sorĉa reto min ligas revoj rimaj,
preter mi eksprestrajne kuras la viv' tondranta.