Enkomputiligis Don HARLOW

Konfidenco

de Lucien LÉTINOIS

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 90


Al Karĉjo, papago.

Mi tajpas miajn versojn en ĉambro de l' amiko.
Scivole, sed singarde papago Karĉjo venas,
la tablon ĉirkaŭiras, tre seriozmienas,
eksperto ĝi aspektas, sperta pri meĥaniko.

Mi ŝovas mian manon embuske. Tuj paniko
prabirda ĝin ekkaptas, forflugas ĝi, blasfemas
kun kora indigniĝo. Sed longe ĝi ne emas
grumbli kaj jam sidiĝas sur mia jak-maniko.

Soneton jam skribitan laŭtlegas mi deklame,
metalbuton-okuloj min fiksas preskaŭ ame,
kaj dum la ritmo tajdas, sonoras verskadenco,

en ia praparfuma, prahistoria flirto,
en anim-interŝanĝa, babila konfidenco
ŝajnas sin ekkompreni la homo kaj la birdo.