Enkomputiligis Don HARLOW

La transdanubaj montoj

de Lucien LÉTINOIS

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 91


En dorm' tagmeza dronas la transdanubaj montoj,
la bluo de l' ĉielo brilas kiel safiro,
senmove, mute kuŝas la dormetantaj frondoj,
ripozas nun la zorgoj, silentas la deziro.

La bluo de l' ĉielo brilas kiel safiro,
korvundojn per kuraca mielo tegis tempo,
ripozas jam la zorgoj, silentas la deziro,
orelen flustras feajn fabelojn flirta vento.

Korvundojn per kuraca mielo tegis tempo,
sur rozpetaloj glitas la lacaj lipoj migre,
orelen flustras feajn fabelojn flirta vento,
en mia vejn' vastiĝa la sango fluas pigre.

Sur rozpetaloj glitas la lacaj lipoj migre,
sur fund' anima softe eklirlas tristofontoj,
en mia vejn' vastiĝa la sango fluas pigre,
al sonĝ' eterna vokas la transdanubaj montoj ...