Enkomputiligis Don HARLOW |
Kontuzis al mi la mamojn pezo De multaj viroj, Fremdaj antaŭe, ree fremdaj Post la foriroj; Kontuzis la cerbon am' senama, Kun frapo frida; Mia malpura spirito kuŝis En tomb' libida. Li trovis, levis Lazare min el Vivtombo blinda, Montris, ke mian memon loĝas Anim' savinda. Mi viŝis la lipojn, ligis harojn, Kaj homoj miris Ĉar gvate sur la Kolombo-strato Mi ne plu iris. Mi estis virino rekreita Ekde l' utero: Posedis min sole li kaj Dio Sur tuta tero. Ne troa pago: oleo, larmoj -- Nek splita koro -- Por riĉo de lia am' donema, Ĉielfavoro. |