Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi maljuniĝas. Ĉiam pli malofte mi prenas krajonon, por noti ian nuancon aŭ ian forgesitan tonon. Kaj ĉiam pli ofte mi ŝatas flari odoron de incenso, nenion fari, kaj sub preĝejaj volboj revi pri la Mezepoko kaj ĝiaj legendoj. Iam mi estis Dominikano. De post tiu tempo mi ŝatas la Pasintecon kaj ĉiujn egiptajn mumiojn. Foje mi vidis balzamitan faraonidinon. Mi volus, ke ŝi reviviĝu. Mi forirus kun ŝi en la Trian antaŭkristan jarmilon, kaj mi vivus kun ŝi, kaj mi ŝin amus meze de tiu stranga civilizo, kiu sciis doni eternan vivon al la Ŝtonoj kaj Mortintoj. Nefartari, mi vin atendas, Nefartari, venu hodiaŭ! La nokto estos kripto. Vi estos vualita en travideblaj gazoj. Kaj vi dancos por mi. Kaj poste kune ni foriros en la Eternan Silenton. Ho, Nefartari! Ho, Nefartari! |