Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭ, poezio!

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 118


Al mi ne plaĉas
samsilabaj versoj,
elegantaj rimoj
kaj ritmoj.
Ĉar pli multe ol la formon
mi ŝatas la penson!
Cetere,
por fortika viro
ne taŭgas poezia deliro,
sed la prozo.
Kaj tial,
adiaŭ, poezio!
Mi malproksimiĝas de via bordo
kiel ŝipo.
kiu malproksimiĝas de la kontinento.
Sed, fornaĝante,
mi diras al vi:

Saluton!