Enkomputiligis Don HARLOW

La prahomo

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) p. 118


Oni diras,
ke la poezio estas same malnova kiel la homaro.
Sed tio estas eraro.
Ĉar el ĉiuj artoj
la literaturo estas la lasta.

La hajdelberga homo
verŝajne ankoraŭ ne parolis.
Lia sola poezio estis la kraketanta fajro.

La neandertalulo ne konis la skribon.

Kaj la unua poemo de la altamira prahomo
ne estis soneto,
sed bizono,
desegnita sur kaverna muro.