Enkomputiligis Don HARLOW

Revado nenifara

de Karoly PAP (1900-1945)

elhungarigis A. REIBER

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) paĝoj 112-117


Bone mi memoras tiun tempon, kiam la nenifara revado tiel forte diskarnis mian dermon, ke mi ne havis monerojn por lui liton. Mi devis tranokti sub pordegoj. Sed la revado ne nur draŝis min ĝis almozuleco, sed ĝi gutigis sur miajn vundojn ankaŭ gajigan friponhumoron. Mi ne volis elekti por nokta kaŝloko kian ajn kadukan, aĉan, nebelan pordegaperturon. Mi iris rekte en la plej elitan kvartalon de la interna urbo. Mi serĉis mirinde bele ornamitan, puran ŝtuparejon. Dum mi paŝadis, mia korpo ploregis pro la laceco, tamen mi iradis de pordego al pordego. Jen liftoniĉo okupis kortvenan lokon, jen ĉambreto de la pordisto timigis min. En alia domo la arkitekturo de la ŝtuparejo radiadis neafablan sentimenton kaj tio devigis min iri pluen. Mi pensis: mia nokta bivako estu ne nur belornama, sed ankaŭ varmete serena, afabla loko. Kaj mi daŭrigis mian esplorvagadon kun trofiera, dolorplena rideto, plu kaj plu.

Jam vesperiĝis, sed mia afekta elektemo nur plifortiĝis kun la kreskiĝanta malhelo. Oni ja baldaŭ fermos la pordegojn! ... La stratojn trabalaas la aŭtunaj ventoj, homo: kion vi deziras? ...

Mi ŝteliĝis en grandegan domon, kiu havas eksteraĵon de palaco. En la fono de la ŝtuparejo vidiĝis blanka statuo. Kun entuziasmo mi proksimiĝis al tiu skulptaĵo: Danae kuŝis antaŭ mi, sur lito skulptita el ŝtono, serene, en malvarmeta nudeco; ŝi atendis la oran pluvon.

-- Ah! -- pensis mi kaj en mi tuj klariĝis: mi ja serĉis, serĉadis ion similan! Kaj kiel la bona hundo, kiu de malproksimo eksentas la ĉaspredon meze de arbaro, en tiu momento ankaŭ mi eksentis la majeston de la arto, kiu sin kaŝis en la statuo. Mia ĉenigita koro ĝemkriis, la sekrete kunkolektiĝintaj larmoj de mia reveme vagabonda animo subite superakvis mian vizaĝon kaj mi ploregante ĉirkaŭbrakis la skulptaĵon. Ĝi malvarme toleris ĝin. Poste mi ektimiĝis: la dommastro venis por fermi la pordegon. Mi, kiel ŝtelisto, vere-vera ŝtelisto, kiu ŝtelas tion, kio apartenas al ĉiu kaj samtempe al neniu, rapide min kaŝis malantaŭ la dorson de la statuo. La pordego knaris, la lampoj sur la plafono kaj sur la etaĝoj estingiĝis. Baldaŭ jam nur malhelo kovris la sinon de Danae kaj min, kiu kaŭris malantaŭ ŝia dorso.

Iom poste mi senbrue leviĝis, ekbruligis alumeton kaj, ĝis ĝi estingiĝis, mi rigardadis Danae-n. Fine mi ekĝemis, ekpensante: plej bone, se mi kuŝiĝos malantaŭ ŝia dorso kaj kovros min per mia surtuto. Sed poste alia, stranga penso ekbrilis en mi: kuŝiĝu en la sinon de Danae! Tiu loko estas la plej konvena rifuĝejo por revemulo! Aŭ ... ĉu eble tamen ne decas uzi por lito tiel superban skulptaĵon? ... Lasu! En la sino de tiel majesta artaĵo vi havos majestan sonĝon!

Dum tempeto mi ankoraŭ hezite gapadis al Danae, sed poste kun freneza duonrido mi nerapide malligis miajn eluzitajn ĉifonojn kaj remburis per ili la malmolan karnon de la diino. Mi alkroĉiĝis al ŝiaj brakoj kaj baldaŭ sidis en ŝia sino. Tio multe plaĉis al mia koro, tiel forte, ke, vole-ne-vole, mi laŭte ekridis. Mi kovris min per mia surtuto. Nu, vidu! La fleksaĵoj de mia korpo kiel bele konformiĝas al la skulptitaj belaĵoj de la senmortulino! Vere, dum kelkaj minutoj mi frostetis, sed baldaŭ mi tiel kuntiris min, ke iom post iom mi sentis jam varmon kaj, antaŭ ol ekdormi, multe ĝojis pro mia stranga dormoloko. Mi pensis: kio estas kurioza, tio estas sankta ...

Dum tiu ĉi unua nokto, mi ofte vekiĝis. Foje mi imagis, ke ekbrilas la lampoj sur la plafono, foje mi timis, ke Danae terenfalos sub mi, poste mi timtremis pro la loĝantoj de la domo. Efektive, mi maldormis pli oi mi dormis. Nur per tio mi konsolis min, ke post kelkaj tagoj mi alkutimiĝos al ĉio.

Kaj vere tiel okazis.

Post tri tagoj mi jam tute senzorge kuŝiĝis inter la ŝtonaj brakoj de Danae. Eĉ mi kantadis mallaŭte frivolajn kantojn. Ĉe la lumeto de alumetoj mi trovis novajn kaj novajn kaŝitajn belecojn sur ŝia talio, vizaĝo, belecojn de ŝtona belulino.

Mia mizero gajnis de ŝi novajn kolorojn kaj strangan, dolĉan humoron.

Je la kvara vespero mi kaptis blankan kateton ĉe la piedo de la statuo. Kiel dormkunulon.

Ekstere, en la urbo jam alvenis la unuaj tagoj de la vintro. Mi kuŝis en la sino de Danae kaj la kateto kuŝis en la mia. Mi rigardis la kateton kiel provilon de mia homa pacienco kaj boneco. Ĉiam mi konservis por ĝi peceton el tiuj nebonaj kaj nemultaj tagmanĝaĵoj, kiujn mi almozpetis de miaj amikoj kaj la besteto baldaŭ kun la sama kuraĝo movis sin sur mia dormetanta korpo, kiel mi sur la ŝtonaj mamoj de Danae ...

Miaj noktoj pasis tiel, preskaŭ en feliĉo. La kateto ĉiuvespere, antaŭ la fermo de la pordego, atendis min, sidante en la sino de Danae. Ĝi kvazaŭ gardis ŝin por mi. Kiam mi alvenis, ĝi ekstaris kaj, belege kurbigante sin, ekmiaŭis: bonvolu! ...

Danae estis danka al mia fido. Dum mi ne konis ŝin, eĉ la plej granda mizero ne povis detrui en mi la sopirojn. Se mi dormis en molaj litoj, ĉiam dolĉaj sonĝoj atakis min. Nun, la malvarmaj ŝtonĉarmoj de Danae forpelis tiujn sonĝojn.

La sonĝojn Danae forpelis, sed la venĝemo de la sorto kontraŭ mia kurioza, mizera feliĉo, ĵetis inter nin ... vivan virinon. Maria estis afekta tajpistino. Ŝi volonte ridis aŭskultante miajn idiotajn parolojn, sed ŝia fiereco, sindeteno, por kapti edzon por si, plaĉis al mi.

Mia eluzita, malbela vestaĵo ekde la komenco ŝokis ŝin. Baldaŭ ŝi rekte tion diris al mi:

-- Mi esperas, ke almenaŭ dimanĉe mi vidos vin pli bele vestita.

-- Ho, neniel, -- mi respondis. -- Mi ja havus monon, sed mi estas tro neglektema.

Tiam ŝi interesiĝis pri mia profesio: kial mi ne parolas ankaŭ pri ĝi?

Mi pensis, ke, se mi malkaŝus mian mizeron, ŝi forlasos min. Rapide mi diris:

-- Mi laboras ĉe ia firmo Aporka. Eble vi konas ... en la strato Dianto. Mi estas librotenisto.

Ŝi intencis verŝajne demandi ion pri mia salajro, sed tamen ŝi silentis. Sed post kelkaj tagoj, inter babilado, ŝi subite demandis min:

-- Diru nur, kie estas tiu strato Dianto?

Kaj antaŭ ol mi respondis, ŝi eksplodis:

-- Ĝi ekzistas nenie! Ĉu vi kredas, ke mi tion ne scias?

Mi konfesis honteme mian mensogon.

-- Do, vi trompis min! -- ŝi diris, dum ŝiaj manetoj tremetis kaj ŝi rigardis min suspekteme.

-- Do, -- ŝi daŭrigis ĉagrenplene -- vi ne havas laboron. Per kio vi vivtenas vin? Je Dio! Vere, mi timas esti kun vi!

-- Mi nenion forrabos de vi, -- mi respondis humile.

-- Egale! -- ŝi diris. -- Mi volas scii, per kio vi vivas, kun kiu mi promenadas. Ĉu vi komprenas?

Kaj ŝi fierege piedfrapadis.

Mi opiniis: okazu kio ajn! kaj mi konfesis, ke mi vivtenas min per tio, kion la komplezo aŭ indulgo de miaj amikoj donas al mi.

Ŝi rigardis min ĉagrenite.

-- Do, tiel?! -- ŝi kriis. -- Kaj vi ne hontas, eĉ vi kuraĝas konfesi tion? Forta, sana, junulo! ...

Mi ruĝiĝis.

-- Mi bedaŭras. Vere ... Eble mi povus klarigi ...

-- Fi! -- ŝi interrompis. -- Jen mi en bela situacio! Tuj mi suspektis, ke io ne estas en ordo ĉe vi ...

Mi demandis:

-- Ĉu tio estas krimo?

Ŝi ekridis kolere:

-- Tion mi ne scias, sed estas certe, ke post ĉio ĉi nia kunestado ne havas sencon.

Ŝi lasis paŭzon kaj mordadis siajn lipojn, gestadis kun siaj pugnetoj.

-- Mi devas ankaŭ edziniĝi! Ĉu vi komprenas? Mi devas ankaŭ edziniĝi!

Mi obeeme kapjesis.

-- Vi pravas, -- mi diris, sed sentis doloron.

-- Bone, ke vi estas lojala, -- ŝi respondis iom repaciĝinte kaj dum ŝi rigardis miajn malbonajn ŝuojn, ŝi etendis la manon:

-- Do, ni iru niajn apartajn vojojn.

Mi akceptis ŝian manon.

-- Adiaŭ! Ŝi turnis sin kaj foriris.

Mi staris dum tempeto. Ŝi rigardis reen kaj revenis al mi:

-- Mi demandas vin nur formale, -- ŝi diris heziteme. -- Kie vi loĝas?

Tiam subite ekregis min mia gaja friponhumoro. Mi, je la lasta okazo, volis iom vundi ŝian kalkuleman koron.

-- Mi loĝas ĉe sinjorino, -- mi diris kaj, ridetante, mi fiksis ŝin per rigidaj okuloj.

-- Ho! -- ŝi ekkriis. -- Ĉu vere?

Ŝia purpura vizaĝo preskaŭ krevis pro la kolero.

-- Ne, ne, -- mi rapidis diri, -- ŝi estas nejuna virino, vere, maljuna virino.

-- Ĉu nejuna? -- ŝi spiregis dubeme. -- Kiel verŝajne!

Poste ŝi malestime mansignis:

-- Cetere ... tio ne gravas. Certe vi ankaŭ nun mensogas. Ne juna! ... Do, vi loĝas kun virino!

-- Ŝi estas parencino ... -- mi diris repacigeme kaj, ĉar mi rememoris pri Danae, mi daŭrigis:

-- Ŝia nomo estas Danae Ŝtona.

Kaj mi perfidis, en kiu strato mi "loĝas", sed -- ĉar mi rimarkis avidan ĵaluzon en ŝiaj okuloj, -- mi donis alian numeron al tiu domo, en kiu troviĝis mia kaŝejo.

-- Nu, egale, -- ŝi diris. -- Adiaŭ!

Ŝi ekbaiancis iom sian kapon, forpaŝis kaj ne plu returnis sin al mi. Mi reiris en la sinon de Danae.

Pasis semajno kaj pri Maria mi jam ne pensis.

Dum la sesa nokto min ekvekis bruo. Oni malfermis la pordegon. Mi leviĝis singardeme. Ankaŭ la kateto vekiĝis. Ĝi forlasis mian sinon kaj rapide, kiel fulmo, saltis sur mian kranisupron. Mi kaptis ĝin kaj klinis min antaŭen: en la faŭko de la dompordego staris Maria.

-- Tiel nomatan viron mi ne konas inter la loĝantoj, -- mi aŭdis la voĉon de la dommastro.

-- Hm ... hm ... -- Maria diris mokeme. -- Ĉu vi ankaŭ fraŭlinon Danae Ŝtona ne konas?

-- Ŝi ne loĝas ĉi tie.

Maria furiozis:

-- Ĉu ne? -- ŝi diris kaj poste demandis mian nomon. -- Ĉu eble ankaŭ tiun nomon vi ne konas?

-- Mi bedaŭras, -- respondis la dommastro. -- Ni ne havas loĝanton kun tiu nomo.

-- Ne vere! -- Maria piedfrapis. -- Mi vidis tiun sinjoron eniri ia domon. Mi staris sur la kontraŭa flanko de la strato. Tiu sinjoro paŝis en la domon kaj mi scias, ke li venis al tiu fraŭlino Danae Ŝtona. Mi ne lasas min perfidi! Tiu fraŭlino aŭ tiu sinjoro devas loĝi ĉi tie!

Maria venis pli proksimen. Mi kaŝis min forte al Danae kaj rigardis, dividata inter rido kaj ĉagreno, eksteren.

En tiu ĉi momento la kateto, pro la neagrable interrompita dormo, dolorplene ekmiaŭis sub mia mantelo. La dommastro konsternite turnis sin al la statuo kaj paŝis pli proksimen.

-- Ho, Jesuo Kristo! -- li ekkriis terurite.

Maria ankaŭ kvazaŭ ŝtoniĝis pro la ektimiĝo.

-- Ho ve! mi pensis. -- Nun, ne plu mi havos tiun ĉi vintran azilon ... Ho, Danae! ...

Mi ĉirkaŭvolvis min per mia mantelo, levis min, kvazaŭ mi ne vidus, ke Maria ĉeestas:

-- Ne kriaĉu, kara Cerbero, -- mi diris al la dommastro. -- Mi kutimis dormi ĉi tie, nenio alia okazis. Cetere mi foriras.

Kaj mi grimpis el la sino de Danae kaj kunprenante miajn ĉifonojn, direktis min al la pordego. Mi iris tre fiere, kvankam dormeme kaj lace. Sur mia ŝultro sidis la kateto, ĝi ankoraŭfoje ekmiaŭis.

-- Ah ... Danae! ... Danae! -- Maria rikanis malantaŭ mi. -- Do, tiu ĉi estas Danae! La Danae de la sinjoro! Danae la Ŝtona! Jen pro kio mi kaŝobservis lin dum pluraj vesperoj! Pro kio mi maldormis tiel multe! Ho, la almozulo, la almozulo!

Mi returnis min. La vizaĝo de Maria brilis de moko kaj kolero.

-- La frenezulo! -- diris la dommastro.

Mi ne atendis pri la respondo de Maria: mi rapidis eksteren, al la neĝkovrita strato.