Enkomputiligis Don HARLOW

Konfeso

de Hendrik ADAMSON

elestonigis Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 129


Mi humile nur kliniĝas
  se surdorsen batoj falas;
mi prefere ruiniĝas,
  ol per ungoj kontraŭstaras,
mi eĉ sen indigno lasos
  min strangoli kun kruelo;
baldaŭ sen postsigno pasos
  mia flug' tra l' hejmĉielo.