![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Tiktake boras la minist' jam truon en la vivorokon, eksplodo, ― kondolenc' kaj trist', la sekva ekokupu lokon de la detruo kaj eksterm' por dispolviĝi je atomoj, nek ŝirm' de ŝildo, nek glavskerm' helpante servas al la homoj. Naskiĝas el la kosma polv' la novidar' de l' universo, similas de l' vivtask' la solv' al la genez' en la inverso: el l' ord' estiĝas la ĥaos', el harmoni' kakofonio, por viv' pledanta nun patos' post morto helpas jam neniom. Sed ĝermas viv' eĉ en la mort', vekiĝas resentante varmon, vojire ja atentas sort' nek ridon nian, nek la larmojn. |