Enkomputiligis Don HARLOW

Infera regalo

de Hendrik ADAMSON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 128


En infera muelejo
oni frotas niajn ostojn,
en infera kuirejo
oni faros kaĉon pste.

Oni nutros hombuĉistojn
per ĉi tiu ostokaĉo
de plej junaj mamsuĉistoj
ĝis la plej maljuna aĝo.

En infera vinfarejo
oni premas niajn sinojn,
ŝaŭmas sango en bareloj
kaj pretiĝas karaj vinoj.

Suĉas, trinkas homvampiroj
ja ĉi tiun sangovinon
rekompence pro la krimoj
de pranepo ĝis avino.

Vi, gastaro de diabloj,
manĝu, trinku, sed ne krevu,
vi, al ĉia krim' kapablaj,
la okulojn supren levu.

Etendiĝas man' por puno,
mano fera, senkompata,
ĉar kriadas al la suno
sang' de mortigitaj fratoj.