Enkomputiligis Don HARLOW

La bilda arto en la socio de Esperanto

de Paul NEERGAARD

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 129-132


Temas pri la kvalito de la kultura aktiveco en la Esperanto-movado. Temas ankaŭ pri la vojoj, laŭ kiuj oni en tiu ĉi medio povas iri por disvolvi kulturan aktivecon sur kampoj, kiuj ne rekte rilatas al la lingvo mem. Ni ne povas heziti pri literatura aktiveco en ĉiuj kampoj de la kulturvivo. Sed kiel la bilda arto povas rilati al internacia "popolo", kies anoj estas "nur" lingve interligitaj, ne materie, ne etnike?

Tiu ĉi problemo aktualiĝis pro tio, ke oni ĉi-jare preparas Internacian Artan Festivalon dum la Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate. Mi memoras, mi kredas, ke jam estis dum la kongreso en Bern 1947, almenaŭ estis dum la kongreso en Bournemouth 1949, ke Reto Rossetti parolis kun mi pri sia ideo pri tia festivalo, kaj nun mi kun simpatio sekvas la preparojn de tiu ĉi grava eksperimento, kiu nun finfine realiĝos.

Kiel granda estas la apetito de la organizantoj! Krom foto-ekspozicio estos ekspozicio pri figuraj kaj plastikaj artoj: pentraĵoj (olefarbo, akvarelo, guaŝo), glumontaĵo, reliefaj bildoj, aliaj grafikaj verkoj (per ĉina inko, kreto, paŝtelo k. c.), gravuraĵoj, akvafortoj, ksilografioj, linolgravuroj, skulptaĵoj kaj bareliefoj el ŝtono, ligno aŭ alia taŭga materialo, inkluzive de hejmaj artikloj, ceramiko, mozaiko, terakoto, brodaĵoj, teksaĵoj, tapiŝoj, mane presitaj ŝtofoj, puntoj, pupoj kaj marionetoj ― mi haltu, antaŭ ol mi perdos la tutan spiron.

Tiu ĉi eksperimento estas farinda! Sed mi devas esti sincera, ĝi vekas iajn timojn, kiujn mi ne povas reteni. Mi tre aklamas la principan bazon de la kondiĉoj por partopreni la ekspozicion: oni estu aŭ diplomita artisto aŭ studento de arta lernejo aŭ iel alimaniere kvalifikita ĉu per jama akceptiĝo ĉe artekspozicio ĉu per rekomendo de artfakulo en sia lando. Per tiuj ĉi reguloj oni klopodas sin gardi kontraŭ pura diletantismo kaj malfermetas la pordon al kvalifikitaj amatoroj. La celo de la ekspozicio estas montri "la kreaĵojn de la esperantistoj en la plej variaj formoj de konkretaj artoj".

Oni volas montri la arton de la esperantista popolo! Mi ripetas, ke mi kore bonvensalutas tiun ĉi iniciaton. Sed samtempe mi volas pretendi, ke tia festivalo neniel povas esti plenrajta paralelo egala al la Internacia Somera Universitato kaj la Internaciaj Literaturaj Konkursoj. Ne en ĉiuj rilatoj la Esperanto-movado povas ludi la rolon de "popolo" kaj nek la interesiĝo pri nek la lernado aŭ scio de la internacia lingvo en si mem povas formi komunan bazon por disvolvado de bilda arto ebligi justan reprezentadon de bilda arto el diversaj landoj. Mi timas, ke ni riskas disvolviĝon de ia esperantisma provincialismo, en kiu preskaŭ senkondiĉe la esperantisteco estas la bazo por absolute kio ajn. La sekvo de tia tendenco ofte estas, ke oni emas toleri aŭ prete akcepti diletantaĵojn nur ĉar temas pri produktoj de karaj samideanoj.

Denove, mia deziro realisme pritrakti el principa vidpunkto la rilaton inter la esperantistoj kaj kultura aktiveco kiel la disvolviĝo kaj ĝuo de bilda arto, neniel devas redukti la respekton pri la festivala eksperimento, kiu espereble brile sukcesos. Mia averto nur celas, ke ni ne tro multe pluiru al la kreado de artaj ekspozicioj sur la baza kriterio de esperantisteco, kaj sekve ke tiuj ekspozicioj ne enhejmiĝu kiel konstanta ero de niaj universalaj kongresoj.

Aliflanke, nia internacia popolo devas pozitive rilati al bilda arto de nia tempo. Jam estas rimarkinda la kreskanta atento en nia gazetaro pri la bilda arto de diversaj popoloj, kun valoraj analizaj pritraktoj kaj kun reproduktaĵoj (jam ofte eĉ kolorreproduktoj) tiel kiel ili aperis en Nuntempa Bulgario, Popola Ĝinio, Pollando, Norda Prismo, Suda Stelo k. a. Nova signo de pli vastaj horizontoj en nia gazeta kulturvivo. Sed ni povas iri pluan paŝon antaŭen, paŝon, kiun inspiras la iniciato pri la festivalo en Harrogate. Mi konkrete proponas la jenon.

En kiel eble ĉiu Universala Kcngreso ni devus organizi ekspozicion de bilda arto reprezenta por la gastiga lando. Ĝi devus enhavi nuntempan arton ampleksantan ĉefe pentraĵojn kaj skulpturaĵojn. Kun helpo de enlanda komisiono de (neesperantista) faka spertularo oni devus elekti reprezentajn pecojn de 1) la plej rekonitaj artistoj de la lando, vivantaj aŭ vivintaj ĝis antaŭ, ni diru, dek-dudek jaroj, kaj Z) junaj, promesdonaj artistoj, kiuj povas montri la novajn aspirojn en la arto de la lando.

La ekspozicio devus absolute prefere okazi en la kongresejo mem; kaj devus aperi, eble kiel parto de la Kongresa Libro, sed ĉiukaze ankaŭ kiel aparta presaĵo, plena katalogo pri la artaĵoj, provizita per enkonduko, en kiu enlanda spertulo (plej ofte laŭnecese neesperantisto) donus ĝeneralan superrigardon pri la fono, disvolviĝo kaj karakterizaĵoj de la bilda arto en la koncerna lando. La katalogo devus nepre ankaŭ enhavi reproduktaĵojn de gravaj artverkoj prezentitaj.

Al multaj personoj tio ĉi en si mem estus granda allogaĵo por vojaĝi al la universalaj kongresoj. La ĉeesto de unuarangaj artverkoj ĉe niaj ĉiujaraj internaciaj renkontiĝoj stimulus diskutojn pri arto disvolvita en plej diversaj landoj, ĝi kontribuus al plua disvastigado de ekkono kaj rekono de kulturvaloroj en aliaj landoj, kaj ĝi rekte kontraŭagus ĉiun minacantan tendencon en la Esperanto-vivo por esti memsufiĉaj, ripoziĝantaj en nia propra tro kara samideana provincialismo.