Enkomputiligis Don HARLOW

Pri sia blindeco

de John MILTON

elangligis L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 133


Pri elĉerpiĝ' pensante de mia lumofonto,
Jam antaŭ meza vivo, en vasta mond' obskura,
Kaj pri l' mort-pun' por kaŝo de la talento nura
Loĝanta min senfrukta, kvankam anim-volonto

Mian Kreinton servus, kaj por la vera konto
Kalkulojn al Li donus, ke blam' ne estu dura,
"Ĉu Dio tag-laboron volas sen lum' natura,"
Demandas mi malsaĝe; tuj venas la respondo

De l' Pacienc' al plendo: Neniam Di' bezonas
Siajn donacojn proprajn, nek homajn. Por la mastro,
Kiuj trankvile restas sub jug', plej bone faras.

Li reĝe pompas. Miloj, se Lia vol' ordonas,
Vojaĝas Oceanon kaj Landon sen prokrasto:
Lin ankaŭ tiuj servas, kiuj atende staras.