Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur pura blanka neĝ' mi iros kun sonorila lud' en kor', al land' Kristnaska mi aspiros. Kaj post aper' de stela glor' proksimos jam la cel'. Proksimos pli la cel' dum iros mi tra arb-odor'. Silentos mi ― dormanta kordo ― kaj kiel en la knaba temp' peltĉapon premos mi en tordo sub sorĉo de l' arbar-silent'. Proksimos jam la cel'. Proksimos pli la cel' post ĉes' de mia plor-torent'. Min pac' alblovos, kvazaŭ stalo kun bov', azeno en proksim'. jen ambaŭflanke lum-vualo, kaj ŝalmos blua nokta sin': Proksimas jam la cel'. Proksimas, aĥ, la cel', paŝtistoj eble konos min. |