Enkomputiligis Don HARLOW

Scii disiri

de Olga SCHEINPFLUGOVÁ (1902- )

elĉeĥigis R. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 149


Scii kunveni
ne estas arto,
ĝi estas Dia labor'.
Bele disiri ―
ĝin homo decidas ―
por tio necesas spirito kaj kor'.

Bele disiri en harmonio
kiel en la naturo disiras ĉio,
kiel feliĉa papili-duo
sur unu floro trinkinta kun ĝuo,
se ĝi disiras,
ankoraŭ adiaŭ-diras
per sia flugilo koloro-riĉa,
per sia korpo plene feliĉa
kun rememor' preciza
pri l' tempo paradiza.

Scii disiri kiel du floroj
bele pompantaj en odoroj,
kiuj ne plu miksiĝos,
unu floro iras en vazon,
alia sur ies tombo lokiĝos,
sed ili, tranĉate, unu l' alian alridas.

Kiel du maristoj disiri,
kiam sireno komencas krii
kaj ili per ŝipoj malsamaj nun iros jam for,
ion belan reciproke diri
por akompano de l' kor' ―
kaj scii bele disiri...