Enkomputiligis Don HARLOW

Neĝoviro

de J. V. SLADEK (1845-1912)

elĉeĥigis R. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 148


Korp' giganta, nub-okul',
korte staras neĝ-figur';
frosto brulas, vent' minacas,
neĝoviro nur grimacas:
Bona brul'!

Bonan tagon, neĝovir'!
ŝajne grumbla kavalir'!
vi nur vintre grumbli povos,
venos varmo, vin forblovos
ĝia spir'!

Neĝovir' kun trista sort',
baldaŭ mankos al vi fort',
kiam suno varmon donos,
tiam vi en akvo dronos,
venos mort'!

Baldaŭ pasos via hor'
kaj alaŭda kantas ĥor',
dum muŝetoj violonos
vian tombon floroj zonos
per odor'.

(El: Porinfanaj versoj)