Enkomputiligis Don HARLOW

Oktobro

de Karel TOMAN (1877-1946)

elĉeĥigis R. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 151


Vi Dio de la vino, kiu sendas
radiojn sunajn sur ŝvelantajn berojn,
sur orajn berojn, berojn violtonajn,
nin traktu grace.

Pasiaj vitoj sur deklivoj varmaj
per gesto danca sin al vi etendas,
parolas, kantas, peton al vi diras:
vi donu fajron por ĝin plu disdoni,
kaj ĝojon, kiu floru en okuloj
senbrile tristaj.

Ĉar estas ni ja homoj sen impeto,
kaj por vin glori amas ni la vinon
kaj nur kun vinpokalo niaj koroj preĝas.

(El la poemaro ― Monatoj)