Enkomputiligis Don HARLOW

Trista pasio

de Antonin SOVA (1864-1928)

elĉeĥigis R. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 150


Alies ŝi estas ... Sed kia tent-tuŝo
ŝin logi al peko!
En sangaj ekfulmoj krepuskas sun-kuŝo,
mallumas voj-streko.

Forŝteli pasion, konatan de iu,
sen ties scieto,
kaj en si mem porti kulpiĝon de tiu
febriga sekreto.

Dum tagoj kaj noktoj sopiro lin boras
en ardo de flamo.
Jam korpon li rabis, l' animon adoras,
maturas la amo.

La unun obei kvietavizaĝe
kaj ŝajni la lia.
Al tiu alia sin doni sovaĝe
kun amo pasia.