Enkomputiligis Don HARLOW

Pilgrimo

de Julius ZEYER (1841-1901)

elĉeĥigis R. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 151


De pilgrimant' bastonon en silent'
angulen metis mi kaj kun tenero
rigardas mi al akvoj, herboj, arboj,
al la vizaĝo de patrujo mia
en foro sopirita. Ŝajnas al mi,
ke rosas la okulo, ĉar la sento,
ke jam proksimas horo de foriro
por ĉiam, el la land' karega,
en mi aŭdiĝas kiel tono fora
de sonorilo, kiu en nebulo
vespere sonas. Mi foriros tien,
al kie ĉiuj antaŭ mi foriris ―
kaj plu arbaroj revos en sun-lumo
kaj akvoj dormos en stel-blanka brilo.