Enkomputiligis Don HARLOW

Plej fidela gardistaro

de Jordan JOVKOV

elbulgarigis A. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 141-147


"Oni sciu, kiam piaj kristanoj estis irigitaj ĉasi por caro pagana, kiaj grandaj suferoj estis, kia mizero ..."

Fragmento el malnova manuskripto.


Inter la fratoj de la monaĥejo "Sankta Triunuo", nomata de la kamparanoj "la Sonortabulo", ĉar pro la densa arbaro ĝi ne vidiĝis sed el tie ofte aŭdiĝis sonorado, unua en klereco kaj firma kredo estis Dragota. La tre maljuna prioro Amfilohio metis sur lin siajn esperojn. Li laŭdegis lian diligentecon, la purecon de lia manskribo, la arton, per kiu li scipovis pentri ore kaj ruĝe la ĉefliterojn kaj la ceterajn ornamaĵojn en la kopioj de la Sanktaj Libroj. La maljunulo antaŭsentis sian proksiman finon, sed konsolis sin per la penso, ke Dragota ne nur estos lia digna anstataŭonto, sed nepre fariĝos granda monaĥo kaj glorigos ilian malgrandan kaj malriĉan monaĥejon.

Krom Dragota kaj la prioro estis ankoraŭ tri aliaj monaĥoj, simplaj kamparanoj, kiuj paŝtis la monaĥejajn kaprojn, prizorgis la abelojn, pioĉis la vinberkampon kaj hakis lignon, farante tieldire ĉion benitan de Dio, al kiu ili same simplanime kaj malruze preĝis. Sed ili ne amis Dragotan, ne amis lin, ĉar ĉiam pro li ili suferis riproĉojn flanke de la prioro, kiu prezentis Dragotan kiel modelon. Rigardante Dragotan iradi malserena kaj silenta, ili timis, ke eble li planas plenumi novajn spiritajn heroaĵojn, per kiuj li ilin humiligos ankoraŭ pli antaŭ la okuloj de la prioro.

Dragota turnis nenian atenton ai la malkontento de la tri simplaj fratoj. Enirinte sian ĉelon, kie neniu povis vidi lin, unue li satmanĝis per kaŝita nutraĵo, kiun li gardis ŝlosita. Kaj memorante, ke patro Amfilohio ofte montris lin kiel modelon de modera manĝado kaj trinkado, ii ridetis. Malica kaj malkutima estis la rideto sur lia ĉiam malserena vizaĝo. Sed li trankvile satmanĝis kaj senpasie denove ŝlosis la manĝaĵon en la ŝranko. Sata, sed sengaja li tiam kuŝiĝis sur la lito, ŝlosis la manojn sub la kapo kaj dronis en pensoj.

Li ne bedaŭris, ke la prioro sin trompas pri liaj virtoj, ke la fratoj lin suspektas pri intrigoj. Li estis kontenta, ke neniu konas lian sekreton, ĉar li havis ion, pri kio pensi, kaj ĉiam pensadis pri ĝi. Ĉu aŭdante la laŭdojn, ĉu kopiante la Sanktajn Librojn aŭ frapante en preĝa fervoro la frunton sur la malvarmajn ŝtonplatojn de la preĝeja planko, li ne ĉesis pensi pri la evento, kiu igis lin serĉi rifuĝon en la monaĥejo.

Ĉi printempe, ses aŭ sep monatoj estas de tiam, Haĝi Emin, unu el la tataraj sultanoj, kies domo staras en Ezerli, en la kamparo de Karnobat, eliris ĉasi. Kiel okazis ankaŭ alifoje, perforte estis elirigitaj multaj kamparanoj por helpi la ĉasadon per timigo de la bestoj. Inter tiuj kamparanoj estis ankaŭ Dragota, tiama skribisto kaj psalmokantisto ĉe popo Lukan el Ĵeruna, ĉar estis la vico de ilia vilaĝo.

La ĉasado iris bone jam de la mateno, kaj la sultano estis gaja. Ie, el bukedo da verdaj arboj, elflugis turto. Eksaltis la blanka virĉevalo de la sultano, de sur lia ŝultro flugis falko plej impete post la turton. La ĉasfalkistoj eligis kriojn kaj spronis la ĉevalojn. Sed dua falko, pli rapida ol sago, pasis super la kapoj de la rajdantoj, atingis la unuan kaj anstataŭ kune postflugi la turton, kroĉis sin al la unua. Ekbatalis ambaŭ falkoj, turniĝis kiel globo en la aero. Ĉio ĉi daŭris nur kelkajn momentojn. Inter la disfluganta plumaro unu el la falkoj falis teren kiel ŝtono, kaj la alia forflugis flanken.

Tien alrajdis la ĉasistoj, ĉesante krii. Unua alvenis la sultano, haltigis la ĉevalon kaj alrigardis: la falinta estis lia falko kun malfermita beko ĝi spiris peze, sur unu el la flugiloj vidiĝis sangaj gutoj.

La sultano turnis sin kaj ĵetis severan rigardon. Lia vizaĝo estis terura. La ĉasistoj haltis en duonrondo kaj rigidiĝis. Estis ja leĝo, ke kiam la sultano lasas flugi sian falkon, neniu rajtas lasi la sian. La okuloj de la sultano fajreris kaj pasis de homo al homo. Ĉiu havis sian falkon surbrake. Tamen ĉiu timis, ke la kolero de la sultano povus fali sur lin kaj flankeniĝis. Montriĝis unu, kiu ne havis falkon ― li estis Kosan.

― Ĉu la falko estis via? ― demandis la sultano.

Kosan ne kuraĝis respondi, nur kapjesis kaj klinis sian rigardon al la tero. Kiel granda rab~birdo alimpetis la blanka ĉevalo kaj en palpebruma daŭro la sultano estis ĉe Kosan, levis la skurĝon kaj komencis frapi lin sur la kapon kaj la vizaĝon, frapadis kie li povis, ĝis li iĝis laca kaj tiam lasis lin. Ĉiuj ĉasfalkistoj staris flanke. Antaŭe estis nur Kosan kaj apenaŭ tenis sin sur sia timigita ĉevalo. Sur lia vizaĝo kaj la hararo, el sub la felĉapo, fluetis sango.

La sultano ordonis, ke oni donu al li la falintan falkon, prenis ĝin surmane, bedaŭre balancetis la kapon kaj ankoraŭ unu fojon ĵetis koleran rigardon al Kosan. Poste li metis la birdon sur sian maldekstran kubuton kaj malrapide irigis sian ĉevalon. La ĉasfalkistoj sekvis lin, ĉiuj silentis, aŭdiĝis nur la hufobatoj de la ĉevaloj. De tempo al tempo la sultano iom levis la kubuton kaj alrigardis la falkon: ĝi plu estis malvigla, kun malordigita plumaro. La ĉasistoj ne kuraĝis eĉ tusi.

Sed jen la falko iom skuetiĝis, glatigis sian plumaron kaj poste rektiĝis, iĝis viva kaj vigla. La sultano ekridetis. Animfaciligon eksentis ĉiuj malantaŭ li.

Tiam, Kara-Imam, malgrasa flava tataro, kiu akompanis la sultanon nur por lin distri per siaj humoraĵoj kaj anekdotoj, reakiris sian kuraĝon, proksimiĝis al la sultano kaj diris:

― Efendim (1), pezan manon vi havas! Kaj meritis la hundo tiun ĉi batadon. Nur ... estas io en la afero ...

― Kio estas?

― Hodiaŭ Kosan malsanetas. Mi volas diri, ke li estas bona ĉasfalkisto, sed nun lia menso estas ie aliloke. Efendim ― amo! Ĉarmis lian koron bela gjaurino (2). Kaj kia junulino, efendim, kia fraŭlino! He, mi ankaŭ kiel Kosan lasus min bati pro ŝi!

― Ĉu tiel bela ŝi estas?

― Efendim!

― Kies filino estas la belulino, Kara-Imam?

― De Dimĉo-Kehaja el Ĵeruna.

― Dimĉo-Kehaja? Tiu riĉa ĉorbaĝio (3) kun la multnombraj gregoj?

― La sama, efendim. Tri mil ŝafojn li venigas ĉiun vintron en nian kamparon.

La sultano alrigardis sian falkon, montriĝis kontenta kaj duonridetante li fiksis sian rigardon al la kolhararo de la ĉevalo kaj diris nenion. Kvazaŭ li forgesis la vortojn de Kara-Imam.

Subite li levis manon kaj donis signon por halti. Poste, farinte nur kelkajn paŝojn, li turnis sin al la rajdistoj. Lia bela ĉevalo kurbis sian kolon kiel cigno kaj komencis maĉi la bridferon kaj frapi per hufo sur la teron. Severe ĉiujn okulmezurante kaj ŝajnigante sin nevidanta la sangokovritan Kosanon, malrapide kaj pezavoĉe la sultano donis siajn ordonojn: la kamparanoj, kiuj helpis kaj la fremdaj ĉasfalkistoj iru hejmen, liaj propraj ĉasfalkistoj kaj servistoj iru al lia konako (4). Akompanata de Kara-Imam kaj de siaj ĉevalprizorgantoj, li mem ekrajdis la vojon al la montaro. Dragota rigidiĝis. La vojo, sur kiu malproksimiĝis la sultano, kondukis rekte al Ĵeruna.

Ĉion okazintan ĝis tiu momento Dragota vidis per siaj propraj okuloj, sed kio okazis poste, li ne vidis, sed pri ĝi oni tiom multe parolis, ke li ĝin tre bone konis, kvazaŭ li mem vidis ĝin.

Malfrue samvespere la sultano kaj liaj ĉevalprizorgantoj haltis antaŭ la domo de Dimĉo-Kehaja. La fenestroj ankoraŭ lumis, la dommastroj ne estis kuŝiĝintaj. Eliris multaj servistoj, eklumis lanternoj, kaj longaj lumdornoj pikis la mallumon. La pordego malfermiĝis larĝe, kiel antaŭ caro aŭ en tago de edziĝfesto. Aperis ankaŭ Marga, la dommastrino, alta belstatura virino, akceptis la gastojn kaj kondukis ilin en la domon. Ŝi lasis ilin por minuto, eliris kaj denove aperis, bonorde kaj bele vestita.

La deco postulis, ke oni parolu, por ne lasi la gastojn enui. Kaj miksante siajn parolojn kun troaj afablaĵoj kaj flataĵoj, Marga ekparolis pri bagateloj: vetero, rikolto, malsanoj inter homoj kaj brutaro. Sed ŝi antaŭsentis ion malbonan kaj, parolante, ŝi vigle atentis, de kie aperos la danĝero, por ĝin kontraŭbati ĝustatempe. Aŭdiĝis kelkfoje ankaŭ Dimĉo-Kehaja, time, malcerte, rigardante post ĉiu vorto al sia edzino. Duonridetante la sultano silentis. Li nur diris, ke oni ne faru al li grandan klopedon, ke ili volas nenion alian krom po taso da kafo.

Marga tuj eliris. La silento, kiun Dimĉo-Kehaja plej multe timis plenigis la domon. Li staris kun krucitaj manoj kaj ne sciis, ĉu paroli aŭ silenti. La sultano frapetis per fingro sur la arĝentan tenilon de sia sabro kaj ridetis. De tempo al tempo Kara-Imam ĵetis ruzan rigardon al la pordo, sed ankaŭ silentis.

Oni alportis la kafon. Sed kiam Marga, metinte la maldekstran manon sur la koron, per la dekstra prezentis la kafon al la sultano li mansvingis kaj haltigis ŝin.

― Ne! ― li diris. ― Tiel ne decas! En via domo estas junulino kaj konvenas, ke ŝi priservu. Voku ŝin. Mi volas, ke ŝi prezentu al mi la kafon.

Dimĉo-Kehaja eksentis siajn krurojn tremi, kuntiris la brovojn kaj klinis la kapon pli malalten. Kaj post la vortoj de la sultano disŝutiĝis la gaja rido de Marga.

― Efendim, pardonu, ne riproĉu min ― ŝi parolis, ― mi pri tio pensis, sed estante ja virino, mi forgesis. Nun, tuj mi vokos Rankan ...

Sed transsaltinte la sojlon kaj elirinte eksteren, la ŝajnigita gajeco malaperis de ŝia vizaĝo kaj anstataŭiĝis per zorgo kaj kolerego. Alimaniere ŝi ne povis agi. Rapide, per tremantaj manoj, kun miloj da rekomendoj kaj konsiloj eldiritaj, urĝe, oni vestis Rankan. Intence oni vestis ŝin pli modeste, per iom malnoveta kostumo, la kaptukon oni ligis iom pli alte trans la mentono. Kaj, lasinte ŝin pasi antaŭen, Marga enkondukis ŝin ĉe la gastojn.

La sultano levis la okulojn. Kara-Imam ridetaĉis kaj liaj okuloj flamiĝis. Nek la malnoveta kostumo, nek la pli alte trans la mentono pasanta kaptuko povis ŝanĝi Rankan. Antaŭ ili staris alta belstatura junulino, kiu en ĉio similis sian patrinon: la sama bela vizaĝo, la samaj nigraj okuloj. Sed ŝi estis juna, sinĝenema, kun tiu moleco de la trajtoj kaj la freŝeco, kiujn donas la junaĝo. Si prezentis la kafon al la sultano kaj pro sinĝeno elverŝis iom da ĝi.

― Ne malutilas, estas eĉ signo de feliĉo! ― ekridis Kara-Imam.

Kaj li ne ĉesis fiksi la okulojn al ŝi, volante ŝin ĝeni, kiam ŝi prezentis ankaŭ lian kafon, sed nun ŝi ĵetis al li alian rigardon kaj en ŝiaj okuloj Kara-Imam vidis tiujn mallongdaŭrajn fulmojn, laŭ kiuj li rekonis la rason de la patrino.

Prezentinte la kafon, Ranka retiriĝis flanken kiel ŝia patro, stariĝis kun antaŭe krucitaj manoj. Marga denove disŝutis siajn afablaĵojn kaj samtempe streĉe rigardis en la vizaĝon de la sultano, sekvis ĉiun esprimon, embuskis lian rigardon. Kvazaŭ vanaj estis ŝiaj maltrankviliĝoj ― estis nenio malbona. Se nur ne estus tiu Kara-Imam. Li fariĝis tro babilema, parolis ĉiam al Ranka, alĵetis dusencajn petolvortojn, igis ŝin ridi, ruĝiĝi. La sultano kiel antaŭe plu silentis, apoginte la manon en sian kuprokoloran, kvadrate tondetitan barbon, lia kurba ĉirkasa sabro estis inter liaj genuoj. Li rigardis Rankan, ridetis kaj la malproksime metitaj kandelingoj plenigis per brilo liajn okulojn. Tute neatendite li leviĝis kaj diris, ke jam estas tempo foriri.

Oni adiaŭis ilin, samkiel oni ilin akceptis. Kaj kiam la hufobatoj de la ĉevaloj forsilentiĝis, Marga sendinte post ilin malbenon, direktis rigardon al la ĉielo kaj pensis, ke eble ĉio finiĝos nur per tio. Sed du semajnojn poste rajdistoj de la sultano forrabis Rankan de la rondodanco kaj fortrenis ŝin en liajn konakojn. Tiam estiĝis bruado kiel en abelujo. En la domo Marga svenadis kaj Dimĉo-Kehaja, perdinte kuraĝon kaj prudenton, atendadis, ke lia edzino rekonsciiĝu por diri, kion oni faru.

Sed oni nenion faris. Dio estis tro alte kaj la caro tro malproksime. Disvastiĝis famo, ke Kosan iris en la montaron kiel hajduto kaj ĉirkaŭiradis la konakojn de la sultano. Kaj Dragota, la skribisto de popo Lukan, fariĝis monaĥo en la Sonortabulo. Sed se oni sciis pri Kosan, ke li petis la manon de Ranka, kvankam Marga vorteton ne volis aŭdi pri tio, al neniu venis ia ideo, ke la monaĥiĝo de Dragota estis en ia ligo kun la filino de Dimĉo-Keĥaja.

Tion ĉi sciis nur Dragota. Pri ĝi nun pensadis, enfermante sin en sia ĉelo. Dragota ne estis kiel Kosan. Li ŝatis la ruze faritajn planojn, la ĉirkaŭirajn padojn. Se li estus petinta la manon de Ranka, kiel faris Kosan, oni certe ne estus doninta ŝin al li. Sed popo Lukan estis maljuna, baldaŭ li estis mortonta, kaj lia loko apartenis nur al li ― al Dragota. Tiam troviĝus homoj, kiuj provus konvinki Margan, ke plej konvene estos por ŝia filino fariĝi popedzino de Dragota. Kaj tio ĉi certe povis esti, se ne estus tiu Haĝi Emin, tiu pagano, tiu antikristo.

Sed Dragota ne konsideris ĉion perdita. Neniu sciis, kion povus alporti la tempo. Eblis, ke la sultano redonos Rankan kaj tiam, markita per la malhonorigo, repuŝita de la ceteraj, ŝi fariĝos tute lia. Sed povis okazi ankaŭ io alia. Dragota atendadis. La silento kaj la soleco donis al li eblon por pensi, samkiel ili donas eblon al la araneo por teksi sian reton. Senescepte liaj planoj estis ĉiam pri Ranka, kaj li ne sentis kiel lia laca penso transiris en revon. La filino de Marga kvazaŭ ekstaras antaŭ li, li sentas ŝian proksimecon, vidas la fajron en ŝiaj okuloj, sentas la varmon de ŝia blanka juna karno. Kaj turmentite de deziroj, brulante de pasio, li turniĝadas sur la lito, ĝemadas, kaj liaj okuloj, ekflamintaj kiel okuloj de frenezulo vidas viziojn plenajn de tento kaj peko.

Daŭrigota.

Piednotoj

(1) Sinjoro mia.
(2) nemahometanino.
(3) riĉa homo, bienulo.
(4) konako ― granda domo, administrejo.