Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam al Juĝo de medit' silenta Mi vokas atestantojn el memor', Pri mankoj multaj ĝemas mi, lamenta, Kaj pri temp-perd' reveas kun dolor'; Tiam mi plore dronas pro amikoj Kaŝitaj en senfina mort-mallum'; Relarmas mi pro foraj am-kronikoj, Kaj belvidaĵoj fuĝaj kiel fum': Mi tiam plendas plendojn rezignitajn, Malĝojojn sumas mi kun peza ve', Kaj kvazaŭ novajn ŝuldojn nepagitajn Repagas tristan konton de l' pase'. Sed se, amiko, mi pripensas vin, De perdoj kaj malĝojoj venas fin'. |