Enkomputiligis Don HARLOW

Kompreni aŭ ne

de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 156-160


Kio estas poezio? Ĉu sinsekvo de ritmitaj vortoj kun eventualaj rimparoj ĉe la fino? Ĉu esprimo de sentoj? Ĉu bildigo de malfacile esprimeblaj ideoj, tiel, ke ĉiu leganto povas pensi: "Jen, tion mi sentis sed ne sciis diri, kaj la poeto tion vortumis por mi"? Laŭ mia opinio, la lasta hipotezo plej proksimiĝas al la vero. Almenaŭ, al la vero, kiu validis de la komenco de la mondo ĝis antaŭ kelkaj dekjaroj. Ŝajnas nun, ke la situacio ŝanĝiĝis, ke forpasis la miljar-longa tempo, dum kiu poezio estis`speco de komunikilo, kiam la poetoj skribis (kaj la pentristoj pentris; la muzikistoj muzikis ...), por diri ion al la ceteraj homoj; ion, kiu siavice iĝu transformado de penso (aŭ ideo) de la leganto en vortojn. Arto nun ne plu estas ponto inter la artisto kaj lia publiko. La artistoj fermiĝas en eburaj turoj, produktas, kaj poste ĵetas la rezultojn kvazaŭ spite al la publiko: "Jen, hundaĉo, kaj, se vi ne komprenas, des pli malbone por vi. Vi volas kompreni arton, kial vi ne volas kompreni birdkanton?"

Nu, ni ― komunaj mortontoj ― volas kompreni arton, ĉar poezio (kaj pentrado, kaj muziko ...) estas farata ankaŭ por ni, ni la publiko. Kial do ili ― la artistoj ― metas ĝin antaŭ nin per siaj libroj, per siaj bildoj, per siaj koncertoj, se ne, por ke ni kunsentu, por ke estiĝu ia agordo inter ni kaj ili, por ke ni komprenu? La birdoj ja ne kantas por ni (kion ajn diras kanzonetoj), ili kantas por si mem, ili ne postulas publikon. Kaj cetere ni eĉ scias, kian signifon havas ilia kanto, kion ni ne povas aserti pri la nuntempa arto. La demando, kiun ni ŝovas antaŭ hodiaŭaj artistoj, estas jena; "Se vi ne deziras esti komprenataj, kial do vi publikigas viajn verkojn? Kion vi celas per tio?"

Ŝajnas al mi, ke al tio reduktiĝas la kerno de tiom da nuntempaj disputoj pri la novaj isnnoj.

Kelkaj el la novaj poetoj provis klarigi. Itala verkisto Montale foje analizis unu el siaj poemoj; mi tradukas ĝin laŭlitere: "En Modena, sub portikoj / servisto en livreo promenigis / du leopardojn per rimeno." Punkto, kaj sufiĉe. Jes, li diris, sufiĉe. "Efektive, mi vidis serviston kun du hundoj, kiuj similis al leopardoj, kaj mi devis priskribi tion verse, ĉar en mi ekzistis emocio ĉe la penso pri mia malproksima amatino, kiu tiom amuziĝus, se ŝi povus vidi la scenon ... Do ne gravas, ke vi, publiko, komprenu aŭ ne, ĉar mi scias, kion mi volis diri, kaj por kiu mi volis."

Nu, la normalaj homoj respondas "Sed kial al ni vi proponas tion?"

Tamen juĝado de ĉi novaj tendencoj kaj fluoj devas esti senpartia kaj honeste objektiva. Se mi rezonas laŭ tiu kondukfadeno, tio ne signifas, ke mi pravas. Multaj, relative, estas la homoj, kiuj esprimas sin per tiuj novaj formoj. Certa nombro da legantoj ŝajnas akcepti kaj alte taksi ilin. Ĉu oni devas konkludi, ke ili freneziĝis kolektive, aŭ, ke mortis arto antaŭ la morto de la homo ― kio ne povas veri, ĉar la unua estas tiom streĉe esenca parto de la dua? Eble ĝi dormetas. Eble ĝi preparas aliiĝon. Eble, kiel en vortdifino de Francisko Azorin, temas efektive ĉi-foje pri kriz-al-ido. La nuna transira momento povas esti nek plaĉa, nek komprenebla por mi leganto; mi ne rajtas, tamen, nei, ke ĝi ekzistas. La homoj daŭras suferi kaj ĝoji; kaj, se ili esprimas sian memon tiel, ia kialo devas ekzisti ankaŭ pri ilia spito, ilia rifuzo esti komprenataj. Povas esti, ke ilia celo malklaras eĉ por ili mem. Ilia produktado estas mozaik-ero. Ni ne komprenas la peceton izolan, kiun ni turnas inter la fingroj nun; komprenos ĝin la posteuloj, kiuj vidos ĝin en la tutaĵo, tio estas en la XX-jarcenta literaturo, kiam ĝia bildo estos kompletigita.

La sama rezonado povas esti farata pri verko ĵus aperinta ankaŭ en Internacia Lingvo (1). Ĝi estas gravega verko, laŭ vidpunkto de literatura historio, kaj oni ne diru, ke ĝi alvenis kiel fulmo el serena ĉielo, abrupte, senprepare. La vojo, kiu kondukis ― ankaŭ en Esperanto ― al tiu ĉi libro estis signita de la Kalocsay de "Ebria Ekvatoro", de Foote, de Marjorie Boulton, de Auld. Post Auld, devige, necese, estis farata la lasta paŝo, kaj nia poezio eniris la landon de l' mistero, de l' hermetiko. Bonege faris Régulo Pérez presante la libron (2): li permesis pluan ŝtupon (ĉu supren?) al nia literaturo, li ebligis konstaton pri ĝia simileco, pri paralelismo de ĝia evoluo kun tiu de la nacilingvaj skoloj (kio ne maltaŭgos por propagando... pardonu! por informado, esploro kaj dokumentado.). Kaj en la verko, kies turmentitan travivon R―gulo P―rez rakontas enkonduke, ne ĉio estas nekomprenebla, ne ĉio restas sen eĥo. Tri ŝtupoj; sed oni ne grimpas, oni glitas supren de unu al la alia. Mankas titoloj, mankas klarigoj, mankas eĉ nomo al la libro. El la unua ŝtupo, kie multo restas "facila" en regulaj versoformoj, Ragnarsson progresie kondukas nin al la dua, tra iom-post-ioma plia graveco allasata al la verselektoj (vidu la virtuozan pecon "Sur monto kruda kabanaĉo kaŭras", kie ses vortoj postkuras sin, kaj kruciĝas per lerta jonglado (3), tra iompostioma envolvado de la ideoj en ĉiam pli vagaj frazoj, en ciam pli surprizaj vortoj: "Ho sombre sonas matena retrofal'".

Sed la ideoj klaras. La temoj, kiuj regas ilin, estas du: unua temo, kosma, la tragedio de l' eterneco, la transiro de la vivo de nia planedo al alia ("Kiam al morto eterne transiĝos la Tero ... tiam ekfulmos l' animo el spaca malpleno), la neestingeblo de la vivo-torĉo kontraŭ la kaduko de la materio, kaj tiu eterneco estas vana, ĉar, kie ajn la vivo ree ekĝermas, tie jam oni krucumis Kriston. Alia temo, persona, devenanta de tiu ĉi nea pozicio rilate al la celo de la kosma dramo, al ĝia sencomanko, al kiu ne eksteras ia kulpo nia, individua, estas la terura soleco de egocentrismo: "en aksoinga truo loĝas mi, / la radradioj: nura iluzi'"

De la dua ŝtupo, sen salto, Ragnarsson aliras al la tria. Tie ĉi perdiĝo estas facila. La du temoj kunfandiĝas, la poezio fariĝas "mistera, terura, minaca". Mankas fadeno de Ariadna, por eliri el tiu angore ĉirkaŭpremanta labirinto. Ĉu tie ĉi Ragnarsson celas diri ion al ni? Ĉu iun okultan komunikon, ĉu serĉon de kunsento, ĉu eĉ nur sent-esprimon? Eble ne; eble li parolas en si mem kaj por si mem. Aŭ eble jes: eble li celas estigi en ni, kaj enparoligi por ni, konfuzajn sentojn, el tiuj, kiujn oni dum certaj momentoj portas en si kaj perceptas subite, kvazaŭ aervezikon venantan el profundo, kiu tuj rompiĝas, neniiĝas, kiam ĝi alvenas al surfaco, al lumo taga ― dum daŭras resti nedirata, nedirebla, la kaŭzo, kiu, en malhelo suba, ĝin produktis "treme, sur mensofundo": kaj se oni legas la belegan fragmenton XX (dua ŝtupo), oni havas kvazaŭ klarigon, ne nur pri la poezio de Ragnarsson, sed pri la tuta problemo de nuntempa arto; "... malgraŭ blindo / de l' popolo, tranĉi / elvojon tra lacoprem' / farendas".

Vidu, li deprenas interpunkciadon, grandliterojn, apostrofojn, strekojn, ĉien, kio eĉ materie povus helpi al klarigo: "la maro de la nokto eben / amorfa hardo fluida / formoj perdjtaj kiel etaj pensoj". Iom post iom li fermas sin en sia memo, kvazaŭ raŭpo en sia kokono: "la poemo / estas muŝ / de ŝvelo / frostovila / de pied al buŝ / moko moko mok / sen fino". Restas al ni nur subkonscia inkuba impreso, preskaŭ fizika sufero, korpremo. Ŝajnas al mi, ke de unu ŝtupo al alia ni estas trenataj en specon de "danse macabre", kirle, kirle, ĝis nia kapo turniĝas kaj ni konfesas nin venkitaj. Kaj ni emus parafrazi Auld'on: "Galaksio, galaksio, / kie poezio? ..."

Sed la lastan vorton, vere, mi nek rajtas, nek povas eldiri. Ni atendu. Ragnarsson estas fermento, potenca fermento, en la pasto iom mola, iom ĉiutaga, de literaturo ne nur nia, Esperanta. Pri li oni akre diskutos ― diskutinda verko estas gravega verko. Ni vidu, kion la fermento naskos, en li kaj ekster li.


Kompreni aŭ ne ... Certe, tuja komprenebleco estas la karakterizo de alia verko eldonita de Stafeto, diametre kontraŭstara al tiu de Ragnarsson. Temas pri ŝercoj, saltetantaj ŝercoj, surpaperigitaj per "pinta krajono" de Reto Rossetti (4). Krajono, ne fontoplumo. Krajonaĵon oni povas forviŝi, ĝi ne havas pretendon daŭri longe, ĝi ne estas por la posteularo. En tia spirito, oni povas rideti pri anagramatiko, pri vortludoj, pri tikletoj aŭ admiraj rondeloj, pri variantoj kaj okazaĵaj versoj. Gentile, gracie, malpeze, ne demandu plion. La libro pruvas, per kontrasto, kion mi diris ĉi supre pri Ragnarsson: ni staras antaŭ du "limaj kazoj". La granda publiko povos diri: "tro facila" ― "tro malfacila".

Ĝusta mezo ... Sed, ĉu ĝusta, saĝa, ordinara mezo estas ― ankaŭ ― poezio?


Piednotoj

(1) Baldur Ragnarsson: Ŝtupoj sen nomo ― Prologo de J. Régulo Pérez. Dekoracioj de Pablo Picasso. Stafeto eld. 1959. 128 paĝoj. Prezo: 1 usona dolaro.
(2) Ni preferus iom malpli ŝablonan kovrilon, pli bone simplan titolon sen hirundoj kaj dubgustaj sinusoidoj, kaj inter presliteroj, iom ĝenas la alligo de s al t, kiun oni riskas legi ŝt anst. st.
(3) Kio cetere estas flata omaĝo de nordulo al nia antikva itala poemformo, la "sestina".
(4) Reto Rossetti: Pinta Krajono ― Antaŭvortoj de Geraldo Mattos. Dekoracio de Paul Klee. Stafeto eld. 1959. Belartaj Kajeroj, 2. ― 136 paĝoj. Prezo: 1 usona dolaro.