Enkomputiligis Don HARLOW

El mia legtrezoro

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) p. 147


Lia edzino surhavis unu el la plej strangaj kostumoj en la tuta historio de la virinaj modoj. Kiel iu jam diris pri la kamelo, tiu kostumo aspektis kiel io aranĝita de komitato.

(el "Only in New England" de Teodoro Roscoe).


Tiuj bildreklamoj de junaj aktorinoj ... Ŝajne, ili sopirigas nin, en nia meza aĝo, al tio, kion ni devus esti havintaj, kiam ni estis trimonataj. Kaj mi ne vidas bonan motivon, por tiel insiste memorigi al ni, ke ni estas mamuloj.

(el "All men are murderers" de Lee Blackstock)