Enkomputiligis Don HARLOW

La sesa malaĥaj (1)

de Evgenij PERMJAK

elrusigis A. SIDOROV

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 134-136


Mi estis tiam ĉirkaŭe deksepjara. Mi oficis en provizkontoro kiel "veturanta kuriero". Tio estis posteno de rajdanto. Kien oni sendas, tien mi veturas. Kion oni komisias, tion mi plenumas.

Iam fruprintempe oni sendis min al Kopyluĥa, kie estis paŝtataj ĉevalaroj de nia kontoro. Mi ekrajdis tien kun granda ĝojo. Tie loĝis mia amiko Kusain. Kaj ĉiam mi havis restadejon en lia jurta (2).

Antaŭ kazaĥaj jurta-oj iafoje oni povis renkonti vulpidon ligitan al la paliso. Tio estis farebla jene: la palison oni starigis en la teron, sur la palison estis metata glita ringo kun anso, al la anso oni ligis ĉenon kaj la vulpido estis enĉenigata per kolrimeno. La vulpido rondiris ĉirkaŭ la paliso. La glitringo ne ebligis al ĝi implikiĝi. Kun la vulpido ludis infanoj, oni nutris kaj prizorgis ĝin. Ĝis la vintro la vulpido fariĝis vulpo kaj poste ― malaĥaj. Ĝi iĝis aparta kazaĥa ĉapo simila al rusa felĉapo.

Veninte al Kusain mi ekvidis grandan belan vulpinon ligitan al la paliso. Kuŝante ŝi nutris kvin vulpidojn.

― La tutan familion mi akiris el la bestnesto ― sciigis Kusain.

― Kial do ili ne fuĝas? ― mi demandis Kusain-on pri la vulpidoj, kiuj ne estis ligitaj.

― Kien ili povus fuĝi? ― respondis li. ― Pro kio ili devas fuĝi de la patrino? Kiel ili vivos? Kiu nutros ilin? Ili estas malgrandaj. Ili kuras mallerte. Ili ne kapablas ĉasi. Sed tie ĉi estas bone al ili. Kaj al mi estas bone ― kiam ili elkreskos, mi havos ses malaĥaj-ojn.

Dum mia loĝado ĉe Kusain, la tutan liberan tempon mi dediĉis al la vulpino kaj al ŝiaj idoj. Kusain elfosis proksime al la paliso kavon kaj sternis ĝin per lano. La vulpinon oni nutris per kruda viando kaj tripo. La vulpidojn oni kromnutris per ĉevalina lakto.

La vulpino iafoje forgesis pri la mallibero. Ŝi ĝojis kune kun la petolantaj vulpidoj, zorgeme ŝi lekadis ilin, ŝi ludis kun ili kaj feliĉe ŝi etendis sin, kiam venis la tempo nutri la vulpidojn.

La vulpino estas malfacile malsovaĝigebla besto. Bruoj kaj homaj voĉoj timigis ŝin. Fumo kaj fajro de brulligno terurigis ŝin. Najbareco de la hundo estas danĝera najbareco. Sed ŝi havas idojn. Ŝi estas patrino. Patrineca sento devigis la vulpinon paciĝi kun ĉio. Ĝi estas pli forta ol la timo. Ĝi devigis ŝin forgesi pri la ĉeno kaj kolrimeno ― pri mallibero.

Iafoje oni la vulpinon promenigis. Tion faris filo de Kusain. Li malligis la ĉenon kaj kuris tra la stepo. La vulpidoj kuris postsekve.

La vulpino forte tirante la ĉenon impetis funden de la stepo. Pli malproksimen de loĝejo, de fremdaj odoroj, al gepatraj vastaĵoj. Kaj ĉiu tia promeno sendube ŝajnis al ŝi kiel konmenco de la liberiĝo. Sed vane, la ĉeno revenigis ŝin. Ni iris returne. Kaj nun la vulpino ne impetis kuri antaŭen. Ŝi treniris al la malŝatata paliso, al malnatura kavo fosita de la homo. Sed la vulpidoj nenian komprenis. Ili kuris antaŭirante unu al la alia, amuziĝante survoje per sendanĝera intermordeto ...

Fininte la aferojn, mi forveturis hejmen. Poste mi ne vizitis Kusain-on dum kelkaj monatoj. Sed en malfrua aŭtuno denove oni sendis min al Kopyluĥa.

La vetero estis aĉa. La nuboj rampis super la stepo tiel malalte, ke ŝajnis preskaŭ eble ekbati ilin per skurĝo, se iomete levi sin sur la piedingoj.

Kaj jen mi venis. Kaj certe tuj mi direktis min al Kusain. Kaj senprokraste mi demandis pri la vulpino.

― Vidu ― li diris ― Vidu ...

Ne senseliginte la ĉevalon, mi ekkuris al la paliso de la vulpino malantaŭ la jurta. Tie mi ekvidis la senmove sidantan vulpinon. Ŝia malgrasiĝinta akra kapo fariĝis plilongigita kaj maldika. La vulpino fikse rigardis al la stepo. Ŝiaj zigomoj nerve tremetadis. Ŝi neniel atentis min. Malofte palpebrumante lace kaj malrapide, la vulpino ne ĉesis rigardi for, kvazaŭ dezirante ekvidi iun tra la nebula tavoleto.

La manĝaĵo apud la vulpino restis netuŝita.

― La saman nokton ili forlasis ŝin, ― malgaje diris Kusain. ― Por kio ili bezonas nun la patrinon? Ŝi finnutris siajn idojn. Ŝi donis al ili ĉion. Akrajn blankajn dentojn. Varmigan flavruĝan felon. Rapidkrurajn piedojn. Fortikajn ostojn. Varmegan sangon. Por kio ili bezonas nun la maljunan vulpinon?

Probable dum la infanaĝo mi aŭdis tro multe da plorindaj fabeloj kaj ili lernigis al mi kompati eĉ rompitan arbon. Treege mi kompatis la vulpinon. La vulpinon, kiu tiel zorgeme kaj tiel delikate edukis en la timo kaj mallibero, apude de brua kaj fuma homa loĝejo, kvin vulpidojn. Kaj nun ili lasis sian zorgeman patrinon en soleco kun la malŝatata paliso. Ili forlasis ŝin dum malluma aŭtuna nokto, kiam ĉiuj dormis kaj nek pafoj nek hundoj povis kuratingi ilin. Tio estis ruzo. Ruzo, kiun, same kiel sian vivon, ili ricevis de la patrino.

Por bestoj tio ĉi estas tute laŭleĝe. Sed homo eĉ la beston volas vidi pli bona, ol ĝi estas efektive. Tiel estas aranĝitaj la noblaj okuloj homaj.

― Ŝi vokis ilin ― sciigis al mi Kusain. ― Tre kortuŝe ŝi vokis. Hieraŭ ŝi ploris aŭdeble tra la tuta stepo. Ŝi ploris kvazaŭ pri la mortintoj. Estas kompatinde, tre kompatinde. Granda domaĝo. Kvin malaĥaj-oj forkuris.

Sed poste Kusain ekrigardis al mi. Kaj videble sur mia vizaĝo li tralegis alian kompaton, kiu deturnis la pensojn de mia stepa amiko. Kun li ja ni interŝanĝis ne nur donacojn, sed ankaŭ bonajn sentojn.

Kusain silente aliris al la vulpino, formetis la kolrimenon kaj diris:

― Se perdiĝis kvin malaĥaj-oj, do perdiĝu ankaŭ la sesa! Kiel mi venos al vi kapvestita per ĝi? Vi pensos, ke mi surkapigis felon de tia malfeliĉa vulpino. Mi ne kapvestos tiun malaĥaj-on. Ne tia estas mia kapo.

Dirinte tiel, li ekkriis al la vulpino. Ŝi ne forkuris. Li ekfajfis. La vulpino sin ĵetis en la kavon apud la paliso.

― Ŝi ne kredas jam je la libereco ― rezonis Kusain.

― Certe. Al la ĉeno kutimiĝas eĉ la besto.

Matene la kavo estis malplena kaj Kusain ĝoje diris al mi:

― La sesa malaĥaj forkuris serĉi siajn kvin malaĥaj-ojn. Ŝi trovos ilin. Nepre ŝi trovos kaj diros ... Tre bone ŝi diros ... Sed eble ŝi prisilentos ... Si pardonos ... Ŝi estas ja patrino ...


Piednotoj

(1) Malaĥaj: kazaĥa felĉapo. La trad.
(2) Jurta: transportebla loĝejo. La trad.