Enkomputiligis Don HARLOW

Pri malprogreso de la tempo

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Josef CHVOSTA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 152-156


Antaŭ la groto estis silento. La viroj foriris tuj frumatene, svingante ĵetlancojn, en direkto al Blansko aŭ Rajec, kie oni estis esplortrovinta gregon da boacoj. La virinoj intertempe serĉis la berojn de la oksikoko en la arbaro. Nur de tempo al tempo oni aŭdis ilian akran kriadon kaj babilaĉadon. La infanoj plej eble padelis malsupre en la rivereto. Cetere, kiu scius bone varti tiujn gebubojn, tian kanajlaron friponan kaj sovaĝan! Do tial la maljuna prahomo Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub la milda oktobra suno. Vere dirite, li ronkis kaj en lia nazo fajfis, sed li ŝajnigis, kvazaŭ li ne dormus, sed kvazaŭ li gardus la groton de la gento kaj regus ĝin, kiel konvenas al maljuna estro.

La maljuna prahomino Janeĉek dismetis freŝan felon de urso kaj komencis deskrapi ĝin per akra fajroŝtono. Tion oni devas fari solide, unu manetendon post la alia ― kaj ne, kiel faras tion la bofilino, pripensis la maljuna sinjorino Janeĉek. Tia ventanimulino gratas tion nur senzorge kaj ŝi ree rapidas ĉifi kaj dorloti la infanojn ― tia felo, pensas la maljunulino Janeĉek, neniel longe persistos, tute ne, ĝi putriĝos aŭ vaporumiĝos. Sed mi intermiksos min en neniun ŝian aferon, pensas sinjorino Janeĉek, se la filo ne diros tion al ŝi. ― Tute laŭ vero, la junulino ne scias ŝpari. Kaj tie ĉi la felo estas trapikita, ĝuste en la mezo de la dorso! Karaj homoj, miregas la maljuna sinjorino, kiu maltaŭgulo ja pikis tiun urson en la dorson? Per tio ja estas la tuta felo difektita! Tion mia edzo ne farus en sia vivo, diras la maljunulino kolere por si. Li ĉiam trafadis la kolon.

"Ho jes" ekĝemaĉis en la sama momento la maljuna Janeĉek kaj elfrotis siajn okulojn. "Ĉu ili ankoraŭ ne revenis?" "Tute ne," grumblis la maljuna sinjorino. "Ci ankoraŭ devos atendi." ― "Tja" ekĝemis la maljunulo kaj duondorme okulumis. "Ili nepre ne! Ho jes! Kaj kie estas la virinoj?" ― "Ĉu mi vartas ilin?" ekgrumblegis la maljunulino. "Ci povas scii, ili ie vagaĉas" ― "Ho, jes, jes," oscedis la avo Janeĉek. "Ili ie vagaĉas. Anstataŭ ke ili ― anstataŭ ke ili, ni diru, tion aŭ tion. ― Do tiel. Tiel okazas!"

Estis silento. Nur la maljunulino Janeĉek rapide kaj kun kolera fervoro skrapis la krudan felon.

"Mi diras," aŭdigis sin la prahomo Janeĉek, gratante sin mediteme sur la dorso. "Ci vidos, ke ili refoje nenion alportos. Tio estas komprenebla. Kun tiaj iliaj maltaŭgaj ĵetlancoj ostaj. ― Kaj mi senĉese diras al mia filo: rigardu, neniu osto ja estas sufiĉe malmola kaj firma, ke oni fabriku ĵetlancojn el ĝi! ― Tion tamen eĉ ci kiel virino devas ekkoni, ke nek osto, nek korno havas tiun ĉi tiun ― tian trairkapablon, ĉu ci komprenas? Ci trafas per ĝi oston kaj per osto ci ne trabatas oston, ĉu ne vere? Tio estas komprenebla. Sed la ŝtona ĵetlanco, ho, mia kara. ― Nature, ĝi estas malfacile fabrikebla, sed kompense tion, ĝi estas ilo, kredu min. ― Sed ĉu la filo obeas mian konsilon?"

"Ci sciu," diris amare la sinjorino Janeĉek. "Hodiaŭ neniu plu estas ordonobeema."

"Mi ja ordonas al neniu," koleris la avo. "Sed ili ne volas eĉ obei konsilon! Ci aŭdu, hieraŭ mi trovis tie sub la roko tian belan platan rompaĵon de fajroŝtono. Sufiĉus iomete ĉirkaŭhaki ĝin ĉe la randoj kaj oni gajnus pinton de ĵetlanco, tute belegan. Tial mi prenas tion hejmen kaj montras al la filo: Rigardu, tio estas inda ŝtono, ĉu ne? ― Ĝi estas tia, li respondas al tio, sed por kio ĝi taŭgas, paĉjo? ― Jen, mi diras, oni povus ĉirkaŭhaki ĝin por ĵetlanco. ― Sed ne parolu, paĉjo, li respondas, kiu ĉirkaŭhakus ĝin kaj malvigle laborus pri tio? Ni ja havas tutajn amasojn de tia malnova formetindaĵo en la groto kaj ĉio taŭgas por nenio. Ĝi eĉ ne tenas sur la lanco, eĉ se oni alligas tion zorgeme, do kio kun ĉio? ― Maldiligentuloj estas ĉiuj," ekkriis abrupte la maljunulo. "Hodiaŭ neniu plu klopodas prilabori ĝuste pecon de fajroŝtono, jen estas ĉio! Ili estas komfortamaj! Kompreneble tia osta pikilo estas fabrikebla en momento, sed ĝi ankaŭ estas tuj difektita. Sed tio laŭ la diro de la filo estas egala. Oni alligas alian kaj la afero estas finita. Ho jes, sed kion oni atingas tiel? Ĉiumomente novan ĵetlancon! Diru mem, kiu vidis tion en sia vivo? Ho, mia kara, tia ĝusta fajroŝtona pikilo devus persisti jaregajn jarojn! Sed mi diras, kaj miaj vortoj plenumiĝos: Ili ja ankoraŭfoje emos repreni tiujn niajn solidajn ŝtonajn armilojn! Tial mi kaŝas ĉion, kion mi ie trovas: malnovajn sagojn kaj batalmartelojn kaj fajroŝtonajn tranĉilojn. Kaj tio laŭdire estas formetindaĵo!"

La maljuna sinjoro preskaŭ sufokiĝis de malĝojo kaj skandalo. "Nu, vidu," ekparolis la sinjorino Janeĉek por gvidi lin al aliaj pensoj. "La sama afero estas pri la feloj. Panjo, diras al mi la junulino, kial tia klopodo deskrapi tion. Domaĝe pro tiu laboro. Provu iam tani la felon per la cindro. Tio almenaŭ ne fetoras. ― Min ci volas instrukcii," malafable ekparolis la maljunulino al la forestanta bofilino, "mi scias, kion mi konas! En la tuta viva oni nur deskrapadis la felojn, kaj kiajn felojn oni fabrikadis! Nature ci malĝojiĝas pro la troa laboro. ― Nur se ĉiuj povas eviti la laboron! Tial ili senĉese ion elpensadas kaj aliigadas. ― Tani la felon percindro! Kiu aŭdis iam pri tio!"

"Tiel estas," ekoscedis la prahomo Janeĉek. "Tute ne, tio ne estas sufiĉe bona por ili, kiel ni estis farantaj tion. Kaj laŭdire la ŝtonaj armiloj estas tro pezaj kaj maltaŭgaj por la mano. Do tio estas vere, ni ne zorgis tro pri ia komforteco. Sed hodiaŭ ― nu-nu-nu, ke vi ne premkontuzu viajn manetojn. Diru ci-mem, kion celos ĉio-ĉi? Imagu la hodiaŭajn infanojn! Nur lasu ilin, aveto, diras la bofilino, ke ili ludu. Ja, sed kio ekestos el ili?"

"Se ili almenaŭ ne farus tian bruaĉon," plendis la maljuna sinjorino. "Malbonmora estas ĉio, tia estas la vero!"

"Tia estas la hodiaŭa edukado," predikis la maljunulo Janeĉek. "Sed kiam mi de tempo al tempo ion diras al la filo, do li respondas: Paĉjo, tion vi ne plu komprenas, hodiaŭ estas alia tempo, alia epoko. ― Ja laŭ lia diro eĉ tiuj ostaj armiloj ne estas ankoraŭ la lasta afero. Iam, li diras, la homoj inventos ankoraŭ eĉ pli taŭgan materialon. ― Nu sciu, ĉi tie jam ĉio ĉesas: kvazaŭ iu povus vidi alian firman materialon krom ŝtono, ligno aŭ osto! Tion ci mem devas konfesi kiel malprudenta virino, ke ― ke ― ke tio superas ĉiujn limojn!"

La manoj de la sinjorino Janeĉek falis en la sinon. "Ci ...", ŝi diris, "kaj kie ili trovas tiujn ĉi absurdaĵojn?"

"Nu, laŭdire nun estas tio moderna," blekis la maljunulo sendente.

"Imagu al ci, en tiu ĉi direkto, kvar tagojn da marŝo de tie ĉi, alvagaĉis ia nova gento, tia fremda kanajlaro, kaj tiuj laŭdire faras tion tiel. ― Kaj ci sciu, ĉiujn ĉi absurdaĵojn gajnis niaj homoj de ili. Tiujn ostajn armilojn kaj ĉion. Ili mem aĉetas tion de ili," li ekkriis koleregite. "Por niaj bonaj feloj! Kvazaŭ iam la fremduloj ion bonan alportus! Nur nenion ekfari kun ia fremda fiularo. Kaj entute, tio estas malnova sperto de niaj antaŭuloj: ĉiu fremdulo estas sen ceremonioj atakenda kaj murdaĉenda! Tiel oni faradis ĉiam: neniajn ĉirkaŭgestojn, kaj tuj masakri. ― Ho, tute ne, paĉjo, diras la filo, hodiaŭ ekzistas aliaj interrilatoj, nun oni ekpraktikas la interŝanĝadon de la objektoj. ― Interŝanĝado de la objektoj! Se mi iun masakras kaj rabas ĉion, kion li posedas, do mi gajnas liajn objektojn kaj mi nenion donas al li kompense ― kial ia interŝanĝo? ― Ho ne, paĉjo, diras la filo, en tia kazo vi kompensas per homaj vivoj, kaj estas domaĝe pri ili. ― Do tion ci vidas: laŭdire estas domaĝe pri homaj vivoj! Tiaj estas la hodiaŭaj opinioj", grumblis la maljuna sinjoro senguste. "Ili estas timemuloj, tio estas la tuto. Laŭdire estas domaĝe pri vivoj! Sed kiel foje vivtenos sin, diru al mi, tiom da homoj, se oni ne masakros ilin? Jam nun ja estas diable malmulte da tiuj boacoj! Vidu ilin, ili bedaŭras la homajn vivojn, sed ili ne ŝatas sian tradicion, ili ne estimas siajn antaŭulojn kaj gepatrojn. ― Ja ĉio estas dezertigo," malmilde ekparolis la avo Janeĉek. "Antaŭ nelonge mi rigardis, unu tia muknazulo desegnaĉas per ruĝa argilo sur la muro de la groto figuron de bizono. Mi frapis lin sur la kapon, sed mia filo diras: lasu lin nur, tiu bizono ja estas kvazaŭ vivanta! ― Nu, tiam jam ĉio ĉesas! Ĉu oni iam faris tiajn malnecesaĵon? Se ci ne havas ion por prilabori, bubo, do ĉirkaŭhaku ian fajroŝtonon, sed ne pentru bizonojn sur la muro! Kial ni bezonas tiajn stultaĵojn?"

Sinjorino Janeĉek kunpremis severe la lipojn: "Se oni nur la bizonojn," ŝi vorte deŝutetis post momento. "Do kion?" demandis la avo. "Ho, nenion," hezitis la sinjorino Janeĉek, "mi hontas diri tion. Do ci sciu," ŝi decidis subite, "hodiaŭ matene mi trovis en la groto ... pecon el mamuta dentego. Ĝi estis skulptita kiel ... kiel nudaĉa virino. Mamojn kaj ĉion, ĉu ci komprenas?" "Nekredeble!" miregis la maljunulo. "Kaj kiu skulptis tion?" La sinjorino Janeĉek levis skandalite siajn ŝultrojn: "Kiu povas scii? Verŝajne iu el la junuloj. Mi ĵetis tion en la fajron; sed ĝi havis tiajn mamojn! Fi!

― "Nu tiel oni jam ne povas daŭrigi," eklamentis la avo Janeĉek. "Tio ja estas senmoraleco! Ci vidas, tio devenas de tio, ke ili eltranĉas ĉion eblan el la ostoj! Al ni ne povus veni tia ideo dum nia tuta vivo, tia malĉasteco, ĉar oni eĉ ne povus eltranĉi tion el la fajroŝtono. ― Tien ĉio celas! Tiaj estas iliaj inventaĵoj! Ili senĉese elpensados ion, ili senĉese establos iajn novaĵojn, ĝis ili ĉion difektaĉos kaj ruinigos. ― Sed mi proklamas," ekvoĉis la prahomo Janeĉek en profeta ekstazo, "ke tio ne daŭros plu longatempe!"