Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo

de G. E. MAURA

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 137-140


1
Adiaŭ, bela buŝ' en duonombro buduara!
Hel' blua logas min kaj pala voj' kaj herbejsteloj.
Ascendas blonda perl' en fru-mildiĝo Februara
kun fajna ornebul' ĉe via krono da kasteloj ...
Adiaŭ ― ĉu sen re? ― aminde mola bel' Luara!
2
Foriras mi, vi min delasas;
resonas voj' sub mia paŝ',
resonas voĉ' en la orelo:
ĉu plendas la pase' en kaŝ'?

Sola mi marŝas brakbalance,
sen pak' alia ol baston';
kaj se demandos min ĝendarmoj
pri la paperoj kaj la mon' ―

"En mia kap' mi tenas riĉon
da rimoj kaj sentimental',
kaj kial havi do pasporton?
Viv' mia estas nur kristal'!"

Kristala mia kor' reeĥas
al tuta bunto de natur',
kaj mi ne scias, ĉu mi kantas
de ĝojo aŭ de malplezur'.

Mi iras for al la libero
de sunamantoj en pilgrim'.
Foriras mi, kaj ja kunportas
vian odoron ĝis l' anim' ...
3
Nova sun' la novajn folietojn
paŝtelizas per helverda tuŝ';
ĉe l' rigidaj trunko-siluetoj
freŝiĝis eĉ muska pluŝ'.

Poploj skizas pli subtilan frondon,
tremetadas gaje ĵusa ros';
pura, virga ĉiu spros' ― la mondon
ĉi-nokte kreis Eros'.

La ŝtonetoj sur la pado blankaj,
blankaj la nubetoj en la blu'.
Dian ĝojon ĝui zorgu ankaŭ:
ĉu morgaŭ estos vi plu?
4
Haltu ni momente sur ĉi lasta alto:
sun' kaj mar' alegras en teogonioj;
ultramar-ebriaj tordas sin pinioj ...
Nin ĉe l' nuda brusto frapu via ardo,
mediteranea, molarmila Marto!
5
en la vento spica
re via nom
ĉe la mar kaprica
via fantom

via freŝ novica
perlo en roz
via ŝvelo cica
flor de mimoz

sur la korso nica
Vi sur la kaj
sur la voj kornica
hantas plu kaj

min ho Eŭridica
tiras sen fin
al la rev delica
de via sin
6
Verd-ekzalta primaver'
inter branĉoj okulumas
la driadojn, kaj akver'
en kaliko ĉiu lumas.

Jam mildiĝis por amlud'
la herbej' sub la frakseno;
blanka bril' de bela nud'
foje flagras ĉe l' baseno.

Nin algestas la sezon',
ke ni kunjubilu. Ĉu ne,
olda estas la kanzon' ―
sed ĝi kantas ĉiam june ...
7
Aprila Parizio, vin mia kor' sopiras,
viajn aleojn longajn kun altaj verdaĵ-arkoj,
vian marmorpopolon da nimfoj kaj monarkoj,
viajn kanalojn, kie ŝanĝa ĉiel' safiras,
kaj la dezertan ĉarmon de viaj mutaj parkoj!
8
"Freŝa lumo fluas inter la antikvaj trunkoj,
ridetas lagobril'.
Vidu! L' oriento rozas kiel miaj ungoj,
eksoras jam April'.

Sub la nuboj neĝaj kaj la branĉoj verdiĝemaj
sonoras mia rid'.
Kial do subfali al bedaŭroj vivoĝenaj
kaj al jarpeza frid'?

Sur herbej' tapiŝe sun' leĝeran helon sternas.
Nur aŭdu al kvivit',
kiun paravoĉe ĉiu bosko trili lernas:
ĉu ne por am-invit'?

Lasu jam la mondon tiel iri, kiel iras,
kaj zorgu pri neni'.
Kiom gravas aĝo? Kion serioz' utilas?
Jen la printemp' kaj mi!"
9
Ha, la unua brilo de l' junaprila nudo!
Ha, la printempa revok'!
La fearoma blovo kun flokoj de lanugo!
Bruste, ĉi eta sufok'!

Tulipojn kaj knabinojn rivelas adorindaj
rave pudora disvolv'.
Jam pri la temp-urĝado admonas pepoj fringaj:
baldaŭ ni sinkos al polv'.

Por siaj amoj Umar postulis ŝafrostaĵon,
bulkon kaj kruĉon da vin'.
Al mi sufiĉos, ke vi malfermu la korsaĵon:
satos mi nur de la vid'.
10
Trile vibra gaj' ho Majo, plej muzika hor' de la jaro!
kien sorĉe plu min tiras l' arĉo de via violon'?
Jen Danub' tra l' verda pusto, sabro sur peltaĵ' de bojaro,
ĉirkaŭdancas jen filinoj fluge fajre de frat' madjaro ...
Sed al kiu kiom gravas pigra, kupra ul' de Colón?