Enkomputiligis Don HARLOW

Intervjuo kun d-ro Zamenhof (fino)

de R. I. HARRIS

elangligis N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 121-127


Zamenhof kiel Cionisto

― Mi aŭdis, ke dum certa tempo vi estis fervora cionisto, sed nun vi havas alian vidpunkton.

"Mi ĉiam havis fortan intereson je la socia vivo de mia nacio, kaj en mia juneco mi estis granda politika cionisto. Tio estis multe da jaroj, antaŭ ol aperis Hercl kaj antaŭ ol la ideo pri juda ŝtato populariĝis inter la hebreoj. La homoj mokadis min, kiam mi deklaris, ke ni bezonas propran landon. Jam en la jaro 1881, studante ĉe la universitato de Moskvo, mi kunvokis kunvenon de 15 el miaj kunstudantoj kaj proponis planon, kiun mi elpensis, nome, ke ni fondu hebrean kolonion en iu senhoma parto de la mondo, kiu estus komenco kaj fariĝus centro de sendependa, juda ŝtato. Mi sukcesis konvinki miajn kolegojn, kaj ni starigis ion, kio estis ― tiel ŝajnas al mi ― la unua politika organizo de la hebreoj en Rusujo. Kelkajn monatojn poste, la financa stato de mia patro devigis min forlasi Moskvon kaj reveni Varsovion. Ankaŭ tie mi komencis aktivan propagandon por la efektivigo de mia ideo. Mi publikigis grandan artikolon pri tiu temo en la ruslingva juda gazeto "Rasvjet", kun la titolo: "Kion ni devus fari?" (19). En tiu artikolo, subskribita "Hamzefon", mi klarigis detale, ke la eternaj suferoj de nia popolo ĉesos nur tiam, kiam ili fariĝus tie, kie ili loĝus, la plimulto de la loĝantaro, ĉar la fortuloj havas ĉiam la rajton, kaj la senfortuloj ĉiam la malrajton. Pro tio mi rekomendis, ke la hebreoj elektu en Usono regionon, tre maldense loĝatan, kaj koloniigu ĝin en tia nombro, ke frue aŭ malfrue ili povus krei hebrean ŝtaton, tiel same, kiel faris la mormonoj en Utah. Mia artikolo, verkita mallongan tempon post la unuaj pogromoj, faris tre profundan impreson. Sed en tiu sama tempo, la hebrelingvaj gazetoj "Hamagid" kaj "Haŝaĥar" (20) komencis propagandon por koloniigo de Palestino. Mi konsciis, ke antaŭ ĉio ni bezonas unuecon, por sukcesigi nian entreprenon; tial mi aperigis en "Rasvjet" duan artikolen, kaj rekomendis, ke ni ne dispartiĝu, kaj pro tio ― kvankam Usono pli multe taŭgas por nia celo ol Palestino ― ni koncentru niajn klopodojn sur Palestino."

"Tiamaniere mi fondis inter la hebrea junularo en Varsovio la unuan societon de Ĥibat-Cion. Mi ellaboris la statutojn, hektografis kaj disdonis ilin, aranĝis kunvenojn, koncertojn kaj balojn, varbis adeptojn kaj starigis patriotan hebrean bibliotekon. Filioj de nia ĉeforganizaĵo ekkreskis en multaj urboj de Polujo kaj okcidenta Rusujo, kaj de tiuj ĉi filioj mi kolektadis monatajn kotizojn por la koloniigo de Palestino, kiujn mi sendis al la rabeno Salvendi en Nurnbergo. Kiam nia societo de junuloj sufiĉe fortikiĝis, ni etendis nian agadon al pliaĝuloj kaj sugestis, ke ili starigu en Varsovio societon pli grandan de Ĥibat-Cion. Tia societo estis fondita, kun la advokato Jasinovski kiel prezidanto kaj la verkisto Rabinoviĉ (Ŝefer) kiel sekretario, dum mi mem estis ĉefo de la plenumkomitato. Je tiu tempo mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon en malgranda vilaĝo (21). La trankvila vivo de tiu loko, inspiris ai meditado kaj kaŭzis fundan ŝanĝon de miaj ideoj. Iom post iom mi konvinkiĝis, ke cionismo estas agrabla sed neplenumebla revo; ke ĝi neniam solvos la eternan hebrean demandon. La solvon oni devas serĉi sur alia tereno. Imagu, ke estis por mi tre ĉagrena afero, kiam mi decidis forlasi mian nacian agadon. De tiam mi fordonis min tute al la sennacia neŭtrala ideo, kiu okupadis mian penson de mia frua infaneco, al la internacia lingvo."

Hilelismo kaj Esperantismo

"De la jaro 1884 ĝis 1901 mi flanke staris de la hebrea nacia movado kaj faris nenion por la hebrea demando. Sed kvankam mi faris nenion, mi ĉiam meditadis kaj serĉadis solvon al la hebrea demando. Fine, en la komenco de la jaro 19O1, mi decidis dissendi la frukton de mia 17jara pensado. Mi aperigis en lingvo rusa unu sufiĉe dikan broŝuron sub la titolo "Hilelismo, projekto por solvo de la hebrea demando" kaj sub pseŭdonimo de "Homo sum". Mi analizis la ĉefajn karakterizaĵojn de la judismo, pritraktis detale la historion de la hebreoj, la kaŭzojn de ilia dumiljara migrado, la ideojn de la cionismo kaj asimilismo, kaj sur la bazo de ĉi tiuj faktoj mi penis montri, kiamaniere oni povus plej efike solvi la hebrean demandon. Mi venis al jena konkludo:

"La historia fakto, ke aliaj nacioj kaj homaj grupoj suferis nur mallongan tempon kaj poste aŭ reakiris sian pozicion, aŭ pereis, dum ni suferis tra du mil jaroj kaj ne povas trovi por ni trankvilan lokon ie en la mondo ― ĉi tiu fakto montras, ke la kaŭzo de niaj suferoj estas ne ekstera, sed interna. Nia senfina ekzilo devenas de tio, ke ĉie la judismo konservadas siajn naciajn karakterizaĵojn, dum fakte la hebrea nacio ĉesis ekzisti kiel nacio antaŭ du mil jaroj kaj ke judismo, ĝuste komprenata, estas ideo, kredo. La pseŭdonacia palestina karaktero, kiun iom post iom nia religio alprenis, kaŭzis la jenon: ke ĉie kaj ĉiam ni rigardas nin kiel fremdulojn, kaj pro tio ni estas sen hejmo kaj lando. Sekve, por solvi la hebrean demandon, estas necese reformi nian religion, sed ne forĵeti ĝin. Judismo kiel religia ideo estas eterna. Neniam ni hebreoj povas esti senigitaj je religio ― "senkonfesiaj" kiel oni diras en Germanujo ― aŭ akcepti alian religion kiel surogaton anstataŭ la nia. Kiel ni reformu ĝin? Ni forlasu ĝian pseŭdolokan karakteron kaj aliformigu ĝin tiamaniere, ke ni povu konfesi tiun ĉi religion sen malvereco, sen honto aŭ hipokriteco. Por tiu celo ni donu al nia religio la karakteron de Hilelismo. Per tio mi volas diri, ke ni akceptu kiel fundamentan bazon nur la ideon de filozofie pura monoteismo kaj la principon de Hilel, iom modifitan, nome, ke la amo al la proksimulo estu la sola leĝo de nia religio. Ĉiuj aliaj hebreaj vivaranĝoj estu ne leĝoj, sed moroj kaj tradicioj. Ili estas indaj je observado, tamen ne devigaj. Kaj oni elektu sinodon, por ilin perfektigi kaj evoluigi. Se ni havos tian religion, ni estos fortaj, ĉar tiam ni povos diri al niaj idoj, ke ni batalas por ideo sankta kaj nobla."

"Se mi parolas pri reformo de nia religio, mi tute ne volas diri, ke ni imitu la manieron de tiuj reformantoj, kiuj Faras ŝanĝojn por maski sian judismon kaj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, kiuj forpuŝas ilin kaj preferas resti sen ili. Tia ne estas mia ideo pri vera hebrea reformo. Pro tio, ke ĉiuj hebreoj havas komunan historion kaj la popoloj ne volas komunikiĝadi kun ni, ni tute ne nomu nin rusoj, germanoj ktp, sed nomu nin ĉiam hebreoj laŭ nacieco. Kaj ni bone memoru, ke nia nacieco, malsimile al alia, estas nek loka nek etnologia, sed pure idea."

Normala Sekto

"Estas afero tute komprenebla, ke ni ne povas reformi la tutan hebrean popolon per unu fojo. Tial ni devas krei normalan hebrean sekton en la judismo kaj klopodi, ke tiu sekto multiĝu kaj kresku tiamaniere, ke kun paso de la tempo ― ni diru: post 100-150 jaroj ― ĝi ensorbos en sin la tutan hebrean popolon. Tiam ni estos potenca grupo. Eĉ pli, ni povos akiri per niaj ideoj la tutan civilizitan mondon, kiel ĝis nun la kristanoj kun sukceso faris, kvankam ili komencis kiel malgranda hebrea grupo. Anstataŭ esti ensorbitaj en la kristana mondo, ni ĝin ensorbos. Ĉar tia estas nia misio inter la homaro, disvastigi la veron de la monoteismo kaj la principojn de justeco kaj frateco. Tion ja celis la hebreaj profetoj, kaj ĉar ni ĝis nun ticn ankoraŭ ne faris, tial ni devis suferi. Kaj tiel longe, kiel ni ne penadas en tiu direkto kaj ĉesos esti nenormala popolo, kiel ni en la nuna tempo estas, niaj suferoj ne ĉesos. Tio ja estas, kion Moseo antaŭdiris en la punprediko kaj en sia dua kanto." (22).

"Pro tio mi proponis, ke tiuj, kiuj principe aprobas mian ideon, kunvoku kongreson da hebreoj kaj starigu hebrean sekton, kiu baziĝos sur kiare difinitaj principoj. Ili devus formi pure filozofian kredon kaj konservi la tradiciajn hebreajn morojn, la festojn kaj fastojn, tamen, ne kiel leĝojn, sed kiel tradiciojn, kiel belajn simbolojn de eterna vero. Por efektivigi sian ideon, ili bezonas idealan lingvon, facilan interkomunikilon. Ne la hebrean, kiu estas tro malfacila por tiu celo, neniam akirita aŭ akirebla de la granda plimulto de la hebreoj ― sed lingvon, kiun ili povus uzi ankaŭ en siaj preĝoj, por ke ili ne estu devigitaj uzi lingvojn de popoloj, kiuj tenos sin fremde kaj malamike kontraŭ ili. Krom unu difinita religio kaj unu definita lingvo, ili bezonos komunan centron, kie la sinodo estu lokita kaj kie ili povus koncentriĝi kaj fortiĝi. Mi vidas nenian kaŭzon, kial tiu difinita centro ne estu en nia natura patrolando, por ke plenumiĝu la vortoj de la profeto: "Ĉar el Cion eliros la instruo kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem." (23)

― Ĉu vi sukcesis konverti multajn al viaj ideoj?

"Ne. La rusaj hebreoj ne volas esprami decidan juĝon. Multaj tamen konfesis al mi, ke en la koro ili havas saman opinion, sed ne kuraĝus diri tion malkaŝe. Mi trovis neniun, kiu volis subteni min, por starigi la sekton, kiun mi celis fondi. Ekzistas rusa proverbo: "Unu soldato militon ne faras". Pro tio mi jam de longe forĵetis tiun projekton, kiu montriĝis nepraktika, kaj mi laboradas nun per mia tuta forto por simila celo, nome, por la movado, al kiu mi donis la nomon "Esperantismo". Kio Esperantismo signifas, mi klarigis en mia kongresparolado. Ĝiaj idealoj ― krom la praktika celo de la lingvo Esperanto ― estas pure humanaj. Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povu pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. La idealo estas tre simple esprimita en jenaj versoj, kiujn viaj legantoj kredeble komprenos, kvankam ili ne estas Esperantistoj (24):

"Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian."

En la Hebrea Kvartalo

― Ĉar D-ro Zamenhof vivas kaj laboras meze de la hebrea kvartalo, mi demandis lin pri la nuna stato de la aferoj.

"Ne okazis pogromoj en Varsovio (25) ― li diris ― ĉar tie la hebreoj kaj poloj akordiĝas kaj estas sufiĉe fortaj, por rebati ĉiun atakon. Malgraŭ tio la situacio estas terura, kaj sekve la formigrado el Varsovio grandega. Pluraj centoj da elmigrontoj trapasas dum la jaro tra miaj manoj. Ili alvenas tutfamilie, por esti medicine esplorataj kaj kuracataj je traĥomo, kies ekzisto malebligus al ili la eniron en Usonon kaj en aliajn landojn. Jes, mi opinias, ke fine ankaŭ en Rusujo la aferoj devos pliboniĝi, ĉar se la homoj unu fojon spertis la liberecon, ili ne kontentiĝos, ĝis ili ĝin akiros."

D-ro Zamenhof esprimis deziron, vidi la enmigrintojn el sia hejmlando en ilia angla ĉirkaŭaĵo. Ni do faris rondiron al la hebrea kvartalo en Whitechaple kaj vizitis la rifuĝejon en la Leman Strato, kie la aŭtoro de Esperanto estis ofieiale akceptita de S-ro Hermann Landau (26). Estis kortuŝe vidi ĉi tiujn du virojn, kiuj la unuan fojon renkontiĝis, ambaŭ fordonitaj al la samspeca laboro, kaj fervore komparantaj rimarkojn pri sia komuna sperto. La aranĝoj en la rifuĝejo por la akcepto de la rifuĝintoj multe interesis lin. Kiam ni suprenrigardis el unu el la fenestroj al la Tenter Ground, kie amaso da hebreaj infanoj brue ludis, D-ro Zamenhof rimarkis: "Kiel granda la diferenco inter Anglujo kaj Rusujo, kie la infanoj fariĝas tro frue timemaj kaj preskaŭ ne kuraĝas ludi sur la stratoj"...


Piednotoj

(19) Ĉio ĉi estas priskribita en mia artikolo "La cionista periodo en la vivo de Zamenhof", Nica Revuo n-roj 16-17. (Noto de la tradukisto.)
(20) "Hamagid" (la Raportisto) ― semajne, 1856-1890; "Haŝaĥar" (la Matenruĝo) ― monate, 1868-1884. La unua eliris en Lyck (Orientprusujo) la dua en Vieno, sed la plimulto de la legantoj loĝis en Rusujo.
(21) Vejseje en Litovujo (litovlingve: Veisiejai), 45 km. norde de Grodno. Nuntempe ĝi estas urbo kaj signita sur la mapoj.
(22) Punprediko ― Readmono 28, 15-68 (La samo ankaŭ en Levidoj 26, 14-43); Dua Kanto de Moseo ― Readmono 32.
(23) Jesaja 2, 3.
(24) Zamenhof faras ĉi tie duoblan aludon: 1o Pro la facileco de Esperanto, la legantoj facile komprenos; 2o Estante hebreoj ili ekmemoros la verson en la dekok = preĝo de la plejaltaj festotagoj, kiu tekstas: "Kaj ĉiuj faros unu asocion, por plenumi vian volon el plena koro". Ĝi ŝajne estis modelo por nia himna verso.
(25) Temas pri la dua ondo da pogromoj, kiu komenciĝis en la jaro 1903 en Kiŝinev kaj Homel, atingis ĝian supron en Oktobro 1905 (en pli ol 600 urboj kaj urbetoj), kaj enkludis ankaŭ la du kruelajn en Bjalistoko (1905 kaj 1906).
(26) Naskiĝis en 1844, administranto de la juda rifuĝejo (fondita en 1883, post la pogromoj en Rusujo, por akcepti la enmigrontojn en Anglujon koj la travojaĝantojn al Usono).