Enkomputiligis Don HARLOW

Julio Baghy

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) paĝoj 189-194


Kolomanon Kalocsay kaj Julion Baghy oni kutimas citi kune. Ili ambaŭ estas Budapeŝtanoj kaj, cetere, naskitaj en la sama jaro. Krome ili estas la Arĝenta Duopo. Sed, jen, verŝajne, ĉio! Multaj legantoj tion ne konscias. Tamen pro kelkaj similaĵoj oni devas ne forgesi, ke Kalocsay kaj Baghy ankaŭ grave diferencas.

Julio Baghy estas dorlotato de la publiko. Mi ne dubas pri tio, ke la simpatioj, kiujn oni direktas al li, estas veraj kaj sinceraj. La publiko ŝatas Baghy, ĉar Baghy estas rekta malo de Kalocsay. Mi ŝatas Baghy, ĉar Baghy ne ŝatas la neologismojn!

Entute Baghy estas klara poeto. Kai tio ne estas lia malplej granda gloro. En la tempo, kiam unu ne komprenas la alian, la klareco havas misteran forton kaj valoron. Kaj se ekzistus ia Baghy-a skolo, certe ĝi ne estus vana kaj senŝanca (kvankam, mi konfesas, se mi mem devus aniĝi al io, mi preferus aniĝi al skolo de la granda sviso Edmond Privat!)

Kolamanon Kalocsay admiras precipe la verkistaj rondoj esperantaj. La admiro de la larĝa publiko ne estas tiom arda kaj senrezerva. Julion Baghy admiras la legantoj. Kaj la admiro, kiun li ĝuas, estas spontana kaj senpera. Ĉar Julio Baghy estas popola aŭtoro! Kalocsay, kontraŭe, estas iel pli oficiala, aŭtoritata (eble pro siaj verkoj didaktikaj kaj sciencaj!)

Kiom mi memoras, Baghy neniam tradukis ion (almenaŭ ne sisteme!). Li estas tipa originalisto. Kaj, koncerne tion, li estas protagonisto kaj ekzemplo! Ĉar Julio Baghy malkovris unu ne sufiĉe atentatan fakton! Li trovis, ke, ĝenerale, la esperanta publiko ne ŝatas tradukaĵojn! Sam Ideano ne estas filozofo. Tre verŝajne li estas nur ordinara ulo. Sed li havas sanajn cerbon kaj prudenton. Li scias ke, kutime, tradukita frazo estas nebona frazo! Kaj li estas logika: li evitas la tradukitajn frazojn!

Cetere, kial ne aerumi tion? Mi ne lernis Esperanton por legi Ŝekspiron aŭ Danton. La verde vestita Baudelaire ne altiras min! Kiam mi studis Esperanton, mi studis ĝin por legi ion, kion mi ne povus legi aliloke! Tial min interesas Auld, Boulton, Szilagyi, Rossetti! Kaj samtial min interesas eĉ Julio Baghy! Mi ne komprenas kial, en 1961, mi relegu "La Florojn de l' Malbono", se mi legis ilin jam en 1936, tiam, kiam mi ankoraŭ estis 16-jara gimnaziano, kiu kelkajn pecojn el ili eĉ devis balbuti en la franca lingvo! Mi scias, eble mi afliktos la klerajn tradukintojn! Sed ― mi ne amas la maljunan Baudelaire! Mi amas Kalocsay kaj Waringhien! Ĉar, iel, mi ne bezonas scii, kion verkis Baudelaire! Sed, mil tondroj, mi tre bezonas scii, kion verkas Kalocsay kaj Waringhien! Tre verŝajne sen "La Floroj de l' Malbono" mi mortos facile kaj trankvile! Sed, diable, mi ne povus morti facile kaj trankvile sen la "Parnasa Gvidlibro"! Ĉar mi ne volus morti kiel idioto!

Mi ŝatas Julion Baghy! Ĉar Julio Baghy ne kaŭzas al mi zorgojn! Li verkas originale kaj konfuzas min nek per Danto nek per Konfuceo! Ĉiam li estas li mem! Kaj ankaŭ tio estas tasko kaj merito!

Iam niaj esperantaj aŭtoroj ŝajnas ne kompreni unu ordinaran veron! Iam Kalocsay kaj Waringhien ŝajnas nescii, ke la esperanta publiko volas aŭdi ĝuste Kalocsay kaj Waringhien! Julio Baghy scias tion ĉiam! Tial ― li estu laŭdata kaj dankata!

Cetere Baghy tute ne estas malpli klera ol Kalocsay! Li povus la samon kiel Kalocsay. Se tamen iam li ne provas ĝin, ĉiukaze tio havas sian kaŭzon! Ĉar Baghy ne volas esti glora kaj nelegata! Ĉar ankaŭ Baghy komprenas, ke estus eble verki elegantajn kaj rimriĉajn poemojn. Kaj ankaŭ Baghy scius skribi jene:

RANDEVUO
Ho, mia God', jam la dodeka!
Jen mia bok'! Oskulu min!
Kaj pronte! Estas tajm' tardeka!
Ed kion parlos la madrin'?

Segure en la kvart' ŝi liras,
koŭntas instanon post instan',
ekspektas min ed tre furiras ...
Deore ladras nia kan' ...

Kaj mi pendante here steras ...
Dedu la bokon al la bok'!
Fragrantas roz' ... Esk vi oleras?
Ed bjutas omna karna log'!

Sidero falis. Esk vi spektas?
Darling', sed spedu, spedu min
hoŭsen! Mi min ne plu inspektas ...
Kaj ... Kion parlus la madrin'?

Estus facile verki tiel! Malgraŭ tio Julio Baghy ne verkas tiel! Ĉar, feliĉe, li komprenas, ke neniu legus tion! Maksimume kelkaj esperantaj poetoj eble tion laŭdus (tamen, ne eraru!, eĉ ili evitus la legadon; ankaŭ mi mem ne legas tiaĵojn; sed, almenaŭ, mi ne propagandas ilin!).

Do, Julio Baghy povus verki tiel! Sed li scias, ke Sam Ideano ne aprobus tion. Ĉar Sam Ideano estas konservativa! Li preferas la malnovan, grizan kaj "vortmalriĉan" Esperanton de Zamenhof! Unuvorte, Sam Ideano ne ŝatas "Randevuon"! Sed, se oni jam parolas pri virinoj, li ŝatus:

RENDEVUO
Ho, mia Di', jam la dekdua!
Jen mia buŝo! Kisu min!
Rapide! Estas temp' malfrua!
Kaj kion diros la patrin'?

Certe ŝi en la ĉambro legas,
nombras sekundon post sekund',
atendas min kaj koleregas ...
Ekstere bojas nia hund' ...

Kaj dume tie ĉi mi staras ...
Donu la buŝon al la buŝ'!
Rozo aromas ... Ĉu vi flaras?
Kaj bela estas ĉiu tuŝ'!

Nun stelo falis. Ĉu vi vidas?
Sed, kara, sendu, sendu min
jam hejmen! Mi min ne plu bridas ...
Kaj ... Kion dirus la patrin'?

Nu, kaj ankoraŭ nun oni asertu, ke Sam Ideano kraĉas sur la versojn!

Julio Baghy pruve montris, ke estas eble skribi altan poezion, kaj tamen ne fordroni en la neologisma kaĉo! Li malkovris, ke la vera verkista sukceso ne dependas nur de la formo aŭ de ia alia literatura truko kaj artifiko, sed ke, paradokse, ĝi latentas en la "Plena Vortaro de Esperanto". Sekve de tio Baghy estas komprenebla aŭtoro! Sendube hieroglifoj estas sakraj kaj misteraj signoj. Bedaŭrinde, mi ne scias, kion ili signifas! Certe la ĝermanaj runoj estas unika skribsistemo. Sed iel ili ne taŭgas por la moderna prestekniko! Eble New York Herald Tribune, presita rune, estus kurioza! Sed tre verŝajne ĝi ne trovus multajn aĉetantojn. Nepre oni povus aranĝi hieroglifan eldonon de la Londona Times. Sed mi timas, ke tiam The British Museum estus la sola abonanto.

Ni ne eraru! Kaj ni ne trompu unu la alian! La vasta esperantista publiko ŝatas (kaj legas!) Baghy, Privat kaj Schwartz, ĉar ĝi komprenas ilin! La ceterajn ĝi nur laŭdas kaj omaĝas. Ĉar ĝi ne kuraĝas mallaŭdi kaj kritiki! Tamen ― ilin ĝi ne legas! Bedaŭrinde, tio, certe, ne estas la celo de la literaturo (almenaŭ ne ĝia ĉefa celo!).

Eble mia opinio estas iom unuflanka! Sed ŝajnas al mi, ke la plej granda laŭdo de ĉiu aŭtoro estas liaj disŝiritaj libroj, tiuj libroj, kiuj iris de mano al mano, de leganto al leganto, ĝis la dorso frakasiĝis, kaj la titolfolio forfalis kaj perdiĝis! Eble tio estas iom nekutima gloro! Sed fakte ĝi estas la sola gloro, kiu valoras la penadon, la sola gloro, kiun mi aspirus! Ĉar ĝi signifas, ke la aŭtoro sciis kateni la korojn kaj spiritojn!

Nu, kaj iuj libroj de Baghy estas ĝuste tiaj: disŝiritaj kaj kadukaj, ĉifonaj, eluzitaj kaj palpflavaj! Ĉar ankaŭ ili iris de mano al mano, de leganto al leganto; oni aĉetis ilin, pruntedonis, foliumis, traktis, frandis kaj priĝuis!

La moderna mondo prezentas unu fortimigan spektaklon. Ĝi montras, kiel per kolosaj rimedoj atingi laŭeble plej malmulte! Julio Baghy, kontraŭe, montras, kiel per simplaj rimedoj atingi preskaŭ ĉion! Kaj se, hazarde, vi ne scias, kiu el tiuj du estas pli genia, rememoru, ke Dio kreis ĉion el nenio!

Kalocsay estas genia Malkovranto. Sed ankaŭ Julio Baghy estas genia Malkovranto. Mi allasas, ke li malkovris "nur kelkajn", ŝajne negravajn faktojn. Sed mi ne scias, ĉu liaj malkovroj ne estas same grandaj, kiel la brilaj kaj fascinaj malkovroj de Kafocsay. Ja, mi eĉ ne estas certa, ĉu ili ne estas ankoraŭ iomete pli gravaj kaj necesaj! Ĉar, sendube, oni povus detrui la mondon. Sed same bone oni povus planti rozojn aŭ konstrui domojn. Kaj kiom min koncernas, mi preferas domojn kaj rozujojn. Ĉar domo estas io. Ĝi estas rezultato! Sed nenia mondo estas sensencaĵo! Bonokaze ĝi estas freneza kaj inkuba sonĝo! Krome ĝi konvinke pruvas, ke nur malgrandaj rimedoj estas fakte efikaj rimedoj! Kaj tiun veron oni eĉ ne povas akcenti sufiĉe verve kaj insiste!

Kolumbo estas glora. Ĉar Kolumbo malkovris Amerikon! Sed iasence la nekonata ŝipinventinto estas ankoraŭ pli glora. Ĉar sen li Kolumbo estus devinta sidi hejme! Kaj tiam li estus malkovrinta maksimume nur sian propran umbilikon!

Eble oni demandos min, kiel Kolumbo rilatas al Julio Baghy! Sed se Kolumbo havas nenion komunan kun Julio Baghy, Julio Baghy havas multon komunan kun la unua ŝipinventinto! Ĉar ankaŭ li montris, ke sufiĉas kelkaj simplaj traboj por malkovri ne nur Amerikon, sed la tutan Mondon! Kaj li pruvis, ke riĉa, eleganta kaj moderna Esperanto ne necese devas esti nekomprenebla kaj enigma!

Mi ne intencas kontraŭbatali la neologismojn. Sed ― Julio Baghy estis la unua el niaj grandaj aŭtoroj, kiu ekkonis la danĝeron! Ĉar geŝtalto, per si mem, ne estas katastrofo! Super geŝtalto oni tuj pensas pri la germana Gestalt. Sed Gestalt estas staturo, figuro. Kial do geŝtalto? Kaj krome, ĉu staturo, figuro estas "organizita tutaĵo, en kiu ĉiu aparto afekcias la ceterajn, kaj kiu estas pli ol la simpla sumo de la konsistigantaj partoj"? Mi konfesas, ke mi ne komprenas! Kaj mi nur bedaŭras, ke sub tiu ĉi iom mistera titolo troviĝas ĝuste unu el la plej brilaj esperantaj poemoj de la simpatia Edwin de Kock! Cetere, ĉi tie kaŝiĝas konfuzebleco, kontraŭ kiu avertis jam la ĉiam liberala Waringhien (1). Iam malpli multe estus pli multe! Iam atendi estas pli bona ol ekspekti! Ĉar ofte malnova vorto estas pli sekura kaj senriska ol la plej brila kaj eleganta novbakita neologismo! Kio ne malhelpas, ke oni uzu la lingvon por interkompreniĝi, ĉu?

Julio Baghy estas klara aŭtoro. Lia tuta glora verkaro estas nur unu granda kaj impona defio al lingva klareco! Baghy kvazaŭ proklamas .

Mia leganto kaj amiko kara,
se vi deziras verki, estu klara!
Skribante (eĉ nur prozon!!), diru ion
Evitu ĉian frazgalimation!
La vortojn uzu nepre senerare
(se tio eblas, do nur PLENVORTARE!)
Neologismojn tre, tre zorge kribru!
Parolu elegante, kaj ne siblu!
Neniam, se vi verkas, ĉesu peni,
ĉar, sciu, oni volas vin kompreni!
Tial la lingvon brile manipulu,
ideojn lerte tornu kaj formulu,
kaj, unuvorte, diafana klar'
estu precipa via zorgo, ĉar:
Estas nur unu sola Art-Intenso:
Klara Lingvaĵ' kaj klara, klara Penso!
La klaron ne neglektu! Ĉar ĝi tamen
valoras pli ol ĉio! Fakte!
AMEN!

Piednoto

(2) Lingvo kaj Vivo, pĝ. 244-249, Stafeto, La Laguna.